Walt Disney

El Vikicitaro
Walt Disney
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Walter Elias DISNEY (naskiĝis la 5-an de decembro 1901 en Ĉikago, Ilinojo – mortis la 15-an de decembro 1966 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis mondkonata usona film-produktisto, reĝisoro, scenaristo, desegnofilmisto, voĉaktoro, desegnisto pri komiksoj, entreprenisto, spektaklisto kaj homamanto. Disney estas fama pro sia influo en distrado kaj amuzado en la 20-a jarcento. Kiel kunfondinto de Walt Disney Productions kun lia frato Roy O. Disney, Walt iĝis unu el la plej konataj film-produktistoj en la mondo. La korporacio, kiun li kunfondis, nun konata kiel The Walt Disney Company, hodiaŭ enspezas proksimume 35 miliardojn da usonaj dolaroj.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Estas ia amuzo fari la neeblon. » « (angle) It's kind of fun to do the impossible. »
— Walt Disney
Citaĵo
« Estas senfinaj vastaj grenkampoj sub malĝojaj ĉieloj, kaj mi ne timis la provon esprimi malgajon kaj ekstreman izolecon [...] »
— 1889[1]
Citaĵo
« Gvidado signifas, ke grupo, granda aŭ malgranda, volas konfidi aŭtoritaton al persono, kiu montris juĝon, saĝon, personan allogon kaj pruvitan kompetentecon» « (angle) Leadership means that a group, large or small, is willing to entrust authority to a person who has shown judgement, wisdom, personal appeal, and proven competence. »
— Walt Disney
Citaĵo
« La maniero por komenci estas ĉesi paroli kaj eki fari» « The way to get started is to quit talking and begin doing.[2] »
Citaĵo
« Mi ĉiam ŝatas rigardi la optimisman flankon de la vivo, sed mi estas sufiĉe realisma por scii, ke la vivo estas kompleksa afero. » « (angle) I always like to look on the optimistic side of life, but I am realistic enough to know that life is a complex matter. »
— Walt Disney
Citaĵo
« Mi kredas firme en la efiko de religio, en ĝia potenca influo sur la tuta vivo de homo. Ĝi helpas nemezureble renkonti la ŝtormojn kaj streĉon de la vivo kaj teni vin agordita kun la Dia inspiro. Sen inspiro, ni pereus. » « (angle) I believe firmly in the efficacy of religion, in its powerful influence on a person's whole life. It helps immeasurably to meet the storms and stress of life and keep you attuned to the Divine inspiration. Without inspiration, we would perish. »
— Walt Disney
Citaĵo
« Ni ne provas distri la kritikistojn... Mi riskos kun la publiko» « (angle) We're not trying to entertain the critics ... I'll take my chances with the public. »
— Walt Disney
Citaĵo
« Se vi povas revi pri io, vi povas fari tion. Memoru ĉiam, ke ĉi ĉio komenciĝis per revo kaj muzo» « (angle) If you can dream it, you can do it. Always remember that this whole thing was started with a dream and a mouse. »
— Walt Disney

Referencoj

  1. Letero 649
  2. JustDisney.com