Clive Staples LEWIS [klajv stejpelz luis], alnomata Jack [ĝek] (naskiĝis en Belfasto la 29-an de novembro 1898 - mortis la 22-an de novembro 1963) estis brita verkisto. Plej konata pro sia fantasto por infanoj (Kronikoj de Narnio) kaj multaj religi-filozofiaj verkoj, li ankaŭ verkis poezion kaj sciencfikcion.