Inkvizicio

El Vikicitaro
Inkvizicio
Aliaj projektoj
Inkvizicio en Vikipedio
Inkvizicio en Komunejo
Inkvizicio en Komuneja kategorio
Inkvizicio en Vikivortaro

Inkvizicio estas aro da institucioj organizitaj de la Katolika Eklezio, por kontraŭbatali herezojn.

Thomas Szasz[redakti]

Citaĵo
« En la 17-a jarcento laŭgrade de malkresko de la povo de la eklezio kaj religia mondkoncepto la komplekso “inkvizitoro — sorĉistino” malaperis kaj sur ĝia loko estis konstruita la komplekso “psikiatrofrenezulo”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Historio de inkvizicio kaj organizita antisemitismo ne lasas dubojn pri tio, ke oficialaj pekokaproj de la socio estas persekutataj ne pro tio, ke ili faras malpermesitajn agojn kaj eĉ ne pro tio, ke ili povus fari ilin, sed pro tio ke ili estas rigardataj kiel “interna malamiko”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Kredo je la homaro sen kredo je la homo estas malsincera aŭ se sincera, do ĝi kondukas al la samaj rezultoj, kiujn ni vidas en tragika historio de inkvizicio, Robespierre-teroro kaj Lenin-diktaturo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« En la tempo de la hispana inkvizicio opinio de bonkondutaj homoj… konsistis en tio, ke la socio ne devas bruligi tiom multe da herezuloj; la ekstremista, neracia vidpunkto postulis ke oni tute ne bruligu ilin. »
— Maurice Maeterlinck

Vidu ankaŭ[redakti]