Arabaj proverboj

El Vikicitaro
Citaĵo
« Se via amiko estas farita el sukero, ne leku lin tute! »
Citaĵo
« Vi metu la aferojn en ties ĝustan lokon kaj ili metos vin je la vian. »
Citaĵo
« Ne elspezu du vortojn, se unu sufiĉas. »
Citaĵo
« Se tio, kion vi estas dironta, ne pli belas ol silento, tiam mutu. »
Citaĵo
« La hundo havanta monon estas nomata "Sinjoro Hundo". »
Citaĵo
« La envio signalas la kvalitojn de la enviato, kaj la mankojn de la envianto. »
Citaĵo
« La unua fojo kiam vi trompos min, vi kulpos; en la dua fojo, mi kulpos. »
Citaĵo
« Unu sola mano ne povas aplaŭdi. »