Tragedio estas teatra verko, submetita al la regulo de la tri unuecoj (temo, tempo kaj loko), kun altrangaj herooj kaj malfeliĉa elnodiĝo aŭ terure malfeliĉa okazaĵo.
« Populara registaro sen popularaj informoj, aŭ la rimedoj por akiri ilin, estas nur Prologo al Farso aŭ Tragedio, aŭ eble ambaŭ. Scio eterne regos nescion: Kaj popolo, kiu volas esti sia propra Reganto, devas armi sin per la potenco, kiun donas scio. »
« (angle) A popular Government without popular information, or the means of acquiring it, is but a Prologue to a Farce or a Tragedy, or perhaps both. Knowledge will forever govern ignorance: And a people who mean to be their own Governors, must arm themselves with the power which knowledge gives. »
« La ĉefa afero nun estas ne pentri frumature, sed esti aŭ almenaŭ fariĝi individuo. La arto majstri vivon estas la antaŭkondiĉo por ĉiuj pliaj esprimformoj, ĉu temas pri pentraĵoj, skulptaĵoj, tragedioj aŭ muzikaj komponaĵoj. »