Saltu al enhavo

Memdeterminado

El Vikicitaro
Memdeterminado
Memdeterminado
Memdeterminado
Aliaj projektoj
Memdeterminado en Vikipedio
Memdeterminado en Komuneja kategorio

Memdeterminado estas principo en la internacia juro, kies ĉeftrajto estas la rajto de popolo aŭ nacio determini sian propran politikan statuson, ŝtatformon kaj registaron sen ajna ekstera trudo aŭ enmiksiĝo, kaj disponi pri teritorio, kie tiu registaro povas plenrajte regadi.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« [pri la Viena kongreso] Konsiderante ke la ideo de nacia memdetermino tiam ankoraŭ ne estis inventita, partoprenantoj de la kongreso estis plej malmulte interesitaj pri tajlado de etne homogenaj ŝtatoj el la teritorioj, forprenitaj disde Napoleono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Unua mondmilito] De vidpunkto de Usono ne memdeterminado kaŭzis militojn, sed ĝia manko; ne manko de povekvilibro naskis malstabilecon, sed strebo atingi ĝin. Woodrow Wilson proponis kiel fundamenton de paco la principon de kolektiva sekureco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Versajla traktato] Baldaŭ iĝis tute klare, ke de la praktika vidpunkto principo de memdetermino ne povas esti aplikita iugrade klare kaj ĝuste, kiel tion planis “Dek kvar punktoj”, speciale en la ŝtatoj-sukcedintoj de la Aŭstro-Hungaria imperio… Post la fino de tiu ĉi procezo, realigita cele al memdetermino, sub eksterlanda regado loĝis preskaŭ sama nombro de homoj kiel en la tempo de la Aŭstro-Hungara imperio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri Ĉeĥoslovakio antaŭ la germana invado] Do de vidpunkto de tradicia diplomatio estus malfacile lasi Ĉeĥoslovakion sen helpo; de vidpunkto de la principo de memdetermino estus same malfacile defendi ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« La Munkeno estis ne kapitulaco, sed mensostato kaj preskaŭ neevitebla sekvo de klopodoj de la demokratiaj landoj subteni geopolitike kriplan pacigadon per retoriko pri kolektiva sekureco kaj rajto pri memdetermino. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ

[redakti]