Bolesław PRUS (originale Aleksander GŁOWACKI blazono Prus; naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1847 en Hrubieszów - mortis la 19-an de majo 1912 en Varsovio) estis pola verkisto kaj publicisto de pozitivismo, kunkreinto de pola realismo en literaturo, kronikisto de Varsovio, pensisto kaj populariganto de scio kaj de perpieda kaj bicikla turismo.