« Oni ne povis ankoraŭ observi pli subitan socian sekvon de telefono kiel malapero de kvartalo de bordeloj kaj apero de vokvirinoj […] La prostituino estis specialisto; la vokjunulino ne estas tia. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Se ĉe viro ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata idealologiko kaj konkreteco, do ĉe virino — sento. Sed en animo aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan desperon dum virino plu kapablas konsoli kaj esperi; pro tio viro pli ofte sin mortigas ol virino. Kiom facile virino iĝas viktimo de sociaj kondiĉoj, ekzemple kiel prostituino, tiom viro cedas al impulsoj de nekonscio, trafante alkoholismon kaj aliajn malvirtojn. »
« Ŝtato kaj eklezio povas toleri nur du eblecojn: Edziĝon aŭ prostitucion, kaj en la plej multo da kazoj amo ekster tiuj du kampoj estas al ili suspekta. »
« [pri Valdajo] La vojaĝanto, interkonsentinte pri sia restado kun servema maljunulino aŭ junulo, ekloĝas en domo, kie li intencas fari oferon al la odorata Lada. Venis nokto. Banejo por li jam estas preta. La vojaĝanto senvestiĝas, iras al la banejo, kie lin renkontas la mastrino, se ŝi estas juna, aŭ ŝia filino, aŭ parencinoj ŝiaj, aŭ najbarinoj. Ili frotpurigas liajn lacajn membrojn; ili forlavas liajn malpuraĵojn. Tion ĉi ili faras forigine siajn vestojn, ardigas en lia voluptofajron, kaj li pasigas tie nokton, perdante monon, sanon kaj valoran dum la vojaĝo tempon. Okazis laŭdire ke malatentan kaj malfortiĝintan pro amoraj heroaĵoj kaj vino, tiuj ĉi voluptaj monstroj mortigis por profiti liajn posedaĵojn. Mi ne scias ĉu tio estas vero, sed estas la vero ke aroganteco de la valdajaj junulinoj reduktiĝis. Kaj kvankam ili ne rifuzos ankaŭ nun kontentigi la dezirojn de la vojaĝantoj, sed la antaŭa aroganteco ne videblas je ili. »
« Путешественник, условясь о пробывании своем с услужливою старушкою или парнем, становится на двор, где намерен приносить жертву всеобожаемой Ладе. Настала ночь. Баня для него уже готова. Путешественник раздевается, идет в баню, где его встречает или хозяйка, если молода, или ее дочь, или свойственницы ее, или соседки. Отирают его утомленные члены; омывают его грязь. Сие производят совлекши с себя одежды, возжигают в нем любострастный огнь, и он препровождает тут ночь, теряя деньги, здравие и драгоценное на путешествие время. Бывало, сказывают, что оплошного и отягченного любовными подвигами и вином путешественника сии любострастные чудовища предавали смерти, дабы воспользоваться его имением. Не ведаю, правда ли сие, но то правда, что наглость валдайских девок сократилася. И хотя они не откажутся и ныне удовлетворить желаниям путешественника, но прежней наглости в них не видно[1]. »