Serĝo Elgo literatura plumnomo de Georges Lagrange, (en Esperanto Georgo Lagranĝo; naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1928 en Gagny, Francilio, mortis la 30-an de aprilo 2004 en Puatjero), estis metiisto kaj franca Esperanta tradukisto kaj verkisto de teatraĵoj de kanzonoj kaj de aliaj verkoj.
« ...en studentaj medioj oni trovas ĉiujn tendencojn… ekstremistajn. Estas normale: dudekjarulo nepre volas refari la mondon. Kiel? Ne gravas. Li ne scias ekzakte kiel. Principe pli bona ol ĝi nun estas. Kaj ĝenerale perforte. En tiu aĝo oni ne kredas je la pacienco de suprengrimpanta arbosuko. Oni pli facile kredas je la armiloj, la bomboj kaj la barikadoj... »
— La floroj de l' krepusko, paĝo 10
« ...ĉu militotempo sufiĉas por pravigi la murdadon? Estis militotempo! Ja en tiuj tempoj ĉio estas simpla kaj klara, ĉu ne? Estas la bonaj, tio estas ni kaj la malbonaj tio estas la aliaj. Blanke, nigre. Neniu dubo. Nenia hezita nuanco. La sola hoko en la ezoko estas, ke la blanko kaj la nigro povas inversiĝi... »
— La floroj de l' krepusko, paĝo 14
« —Jes, ja vi certas, ke vi pravas. Vi estas konvikita, ke vi pravas. Tute same diris la persekutistoj de la Inkvizicio: ili sendis milojn da homoj al la brulŝtiparo kun plej bona konscienco, ĉar ili absolute pravis. Kaj la Ajatolaĥoj sendis dekdujarajn knabojn al la morto kun la plej bona konscienco, ĉar ili absolute pravis. Kaj la tuta homaro dronas en sango pro uloj, kiuj arogas al si ĉiujn rajtojn, ĉar ili absolute pravas... Kia ĝojo, ĉu ne, mortigi, sendi homojn al brulŝtiparoj aŭ la gaskameroj, al koncentrejoj kun plej bona konscienco! »
— La floroj de l' krepusko, paĝo 86
« La sola tolerebla politika potenco estas tiu de niaj demokratioj, ne tial ke regas la popolo – la popolo neniam regas – sed tial ĝuste, ke la potenco estas limigita, ĝi ne rajtas ĉion ajn. »
— La floroj de l' krepusko, paĝo 88
« Ĉu tial, ke nin naskis la sama virino – biologia hazardo – devas ekzisti speciala ligiteco inter ni? Se ni estas funde malsamaj? Ankaŭ tio estas tute primitiva reago. Ligiteco ekzistas nur pro komunaj celoj. La sango-ligilo estas nur eksmoda literaturaĵo. »
— La floroj de l' krepusko, paĝo 103
« ... la fundamenta demando, kiun ĝis nun neniu reĝimo kapablis solvi, tio estas kiel akordigi liberecon kun justeco, por ke la homo povu vere disflori, kiel ĉiu intime sopiras. »
— La floroj de l' krepusko, paĝo 122
« Agi laŭ sia devo, sen iu ajn espero de rekompenco, nur por senti sin komforta kun si mem. Tio estas certe unu el la plej altaj gradoj de homeco. »
— La floroj de l' krepusko, paĝo 136
« — ...Mi parolas pri moralo. Kaj ne povas esti moralo sen religia bazo.
— ...tiun misrezonon oni ripetadas de dumil jaroj. Tion ni heredis de la judo-kristanismo kaj ni malfacile senbalastiĝos de ĝi. Estas kurioza intermikso inter la religio kaj la moralo. [...] Kaj tiun sofismon oni plu ripetadas, eĉ se estas elstaraj ekzemploj de homoj alte moralaj kaj tute ne religiemaj.
— Kompreneble estas esceptoj. Tiujn homojn mi nomus kristanoj, nekonsciaj pri sia kristaneco, sed...
— Ha, mi petas, ne komencu aneksi la homojn, kaj nomi kristanoj ĉiujn, kiuj ne murdis sian patrinon. »
— La floroj de l' krepusko, paĝo 148
« Mortaĉas nia teĥnika mondo, tial ke ĝi fanatike kredis je laboro, scienco kaj realo. Ĝi forgesis la revon...
[...] Kaj tamen estas io ĉe ili, io, kion mi sentas, ia pravo malklara. Eble nur la sopiro al la tribo, al la tempo, kiam la homo vivis homskale, kiel la aliaj primatoj. La svarmo de la formikejoj, de la urbegoj, tio estas kontraŭnatura.
[...] Jam niaj katoj kaj niaj hundoj estas tro dikaj, tro nutrataj, kaj dume du trionoj de la homaro suferas pro malsato... Kaj ni eniras tempon, en kiu transvivos nur insektoj kaj eble ratoj, sed homoj ne plu. Krom se iam ĝermos nova vivo... »