Amoro

El Vikicitaro
Amoro
Amoro
Amoro
Aliaj projektoj
Amoro en Vikipedio
Amoro en Komuneja kategorio
Amoro en Vikivortaro

Amoro estas la kuniĝo de du bestoj pere de iliaj seksaj organoj.

Citaĵo
« Kiu ne amas seksumi nescias pri la plej bela donaco de naturo. Seksĝuo estas kuracilo por ĉiuj da vivdoloroj.[1] »
Citaĵo
« Niaj unuaj lecionoj de disdonado komencis per la seksumado . Tiu mirakla kuracilo estas enhavita en nia propra korpo por servi kaj esti disdonita al la aliaj. Tiu kuracilo ne apartenas al ni sed al niaj amantoj![1] »
Citaĵo
« Kaj ĉion tiun algo-odoron de l’virino malpli sengustan ol la pano de l’pastroj.[2] »
Citaĵo
« La sola kontraŭnatura seksumago estas tiu, kiun vi ne povas fari. »

[3]

Citaĵo
« Ni eventuale rekonos ke ĉasteco ne estas plivalora ol sennutreco.[4] »
Citaĵo
« Eĉ tiuj, kiuj sin konsideras seksum-pozitivaj kaj seksume liberiĝintaj, ofte kaptiĝas alimaniere: ili raciigas seksumon. Ellaso de fizika tensio, trakto de menstruaj simptomoj, daŭrigo de mensa saneco, protekto kontraŭ prostataj malsanoj, faro de beboj, firmigo de paroj, ktp, estas ĉiuj admirindaj celoj kaj bonegaj flankrezultoj de seksumo. Sed ili ne estas la intenco de sekso. Sekso estas por plezuro, kompleta kaj valora celo en si. Homoj seksumas ĉar ĝi tre bone sentas, kaj sekve ili tre bone sentas pri si mem.[5] »
Citaĵo
« Kredi ke Dio ne amas sekson estas kiel kredi ke Dio ne amas vin: ni ĉiuj fine portas sekretan honton pri niaj perfekte naturaj seksumaj deziroj kaj plenigoj. Ni preferas la kredojn de virino kiun ni renkontas, fida ekleziano. Ŝi diris al ni ke, kvinjaraĝe, ŝi malkovris la ĝojojn de masturbado en la malantaŭa seĝo de la familia veturilo, sub gemuta kovraĵo dum longa vojaĝo. Ĝi sentis tiom mirinda ke ŝi konkludis, ke la ekzisto de sia klitoro estas pruvo ke Dio amas ŝin.[5] »
Citaĵo
« Necesas multe pli da genio por amori ol por estri armeojn.[6] »
Citaĵo
« La ŝtato ne havas lokon en la litĉambroj de la nacio.[7] »
Citaĵo
« Se vi volas amori, iru al universitato. Se vi deziras edukon, iru al biblioteko.[8] »

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Agenita Terezinha Souza AMENO
  2. Saint-John Perse, franca poeto, nobelpremiito pri literaturo 1961
  3. Alfred KINSEY
  4. Alexander COMFORT
  5. 5,0 5,1 Dossie EASTON kaj Catherine LISZT, The Ethical Slut
  6. Ninon de LENCLOS
  7. Pierre Elliott Trudeau
  8. Frank Zappa