Georgij Ŝaĥnazarov

El Vikicitaro
Georgij Ŝaĥnazarov
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Novaĵartikoloj en Vikinovaĵoj

Georgij Ŝaĥnazarov (ruse: Георгий Шахназаров; naskiĝis la 4-an de oktobro 1924 — mortis la 15-an de majo 2001) estis sovetia politikisto.

Citaĵoj[redakti]

Pri la aŭtoro[redakti]

Marin Strmecki[redakti]

Citaĵo
« [parolado de Georgij Ŝaĥnazarov dum renkontiĝo kun Zbigniew Brzeziński aŭtune 1989 en Moskvo] Entuziasmiĝinte pro la temo, Ŝaĥnazarov komencis aserti ke ŝanĝojn en rilatoj inter Orienta Eŭropo kaj Sovetunio devus akompani paralela transformado de la rilatoj inter NATO kaj la Organizo de la Varsovia Traktato […] Aludante al ambiciaj planoj de la registaro de Gorbaĉov, li aldonis: “Tiu tasko estas tute realigebla, des pli ke ni mem ŝanĝiĝas. La ideo estas ke ne nur Orienta Eŭropo, sed ankaŭ Sovetunio aliĝos al Eŭropo”. »
— Marin Strmecki, Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [parolado de Georgij Ŝaĥnazarov dum renkontiĝo kun Zbigniew Brzeziński aŭtune 1989 en Moskvo] Provante defendi sian pozicion, Ŝaĥnazarov estis deklaranta ke la pola ĉefministro kvazaŭ komprenigis ke Sovetunio ĝis nun estas necesa kiel “la ĉefa garantianto” de la sendependeco de Pollando kaj ke tia stato daŭros ankoraŭ 10-15 jarojn ĝis la rilatoj inter la Oriento kaj la Okcidento perdos karakteron de kontraŭstaro. »
— Marin Strmecki, Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ[redakti]