Ismael Gomes Braga

El Vikicitaro
Ismael Gomes Braga
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio

Ismael GOMES BRAGA (pseŭdonimoj Kristano Hagarido, Lino Teles k.a., naskiĝis la 14-an de julio 1891 en la urbo Ubá, Minas Gerais, mortis la 18-an de januaro 1969) estis brazila librotenisto, spiritisto kaj Esperanto-vortaristo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Religie, politike, patriote, ĉiam la homaro agas pro sentoj, ne pro logiko. Se la mondlingvo (Zamenhof estis tro modesta por diri “mondlingvo”; li nur diris “helplingvo internacia”) devus efiki nur sur la racia parto de la homo, ĝi estus malvarma kalkulmaŝino, eble tre preciza, sed senviva. »
— Veterano?, Ismael Gomes Braga, paĝo 57/58
Citaĵo
« Ni jam ekkomprenas, ke ne nur nia persona vojo estas la sola trafa, sed ke multaj aliaj povas trafi la saman aŭ similan celon; ke la malsameco de l' kulturoj, anstataŭ krei malamikojn sin reciproke detruantajn, devas krei kunlaborantojn en apartaj, sed egale necesaj, agadkampoj. »
— Veterano?, Ismael Gomes Braga, paĝo 93
Citaĵo
« Eble mia tro liberama amerika spirito trompas min, kiam mi opinias, ke kun aŭ sen UEA Esperanto venkos; ke la interna ideo de Esperantismo, pli malnova ol UEA, vivadas ne nur en UEA, sed en la koro de la esperantistoj [...] »
— Veterano?, Ismael Gomes Braga, paĝo 110
Citaĵo
« Kvankam la homoj ofte estas malbonaj lernantoj, la historio ĉiam esta bona instruanto. »
— Veterano?, Ismael Gomes Braga, paĝo 130
Citaĵo
« Eble neniu alia lando en la mondo havas tiom da leĝoj, dekretoj, decidoj favoraj al E. kiom Brazilo. Sed la Historio montris al ni, ke sen laboro de la esperantistoj, sen libroj en librovendejoj, la apogo de registaroj neniel helpas, kaj la movado mortas. »
— Veterano?, Ismael Gomes Braga, paĝo 134

Aliaj projektoj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj[redakti]