Jawaharlal Nehru (जवाहरलाल नेहरू en la hindia) (naskiĝis la 14-an de novembro 1889 en Alahabado – mortis la 27-an de majo 1964), estis la unua ĉefministro de la sendependa Barato. Li estis centra figuro en politiko de Barato dum multe de la 20a jarcento. Li regis en Barato el ties establo kiel sendependa lando en 1947 ĝis sia morto en posteno en 1964. Nehru estas konsiderata la arkitekto de moderna barata nacti-ŝtato: suvereno, socialisto, nereligiulo, kaj demokrata respublikano.
« Nehru estis internaciisto kaj - en epoko kiam iuj naciistoj en Barato emis simpatii al la internacia dekstro - senkompromise opoziciis al la faŝismo. Li estis amiko de la pionira internaciisto Robindronath Tagor, en kies lernejo edukiĝis kelkajn jarojn lia filino Indira Nehru Gandhi. »