Judismo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Judeco)
Judismo
Judismo
Judismo
Aliaj projektoj
Judismo en Vikipedio
Judismo en Komuneja kategorio
Judismo en Vikivortaro
Judismo en Vikinovaĵoj

Judismo estas la religio sekvata de la judoj.

Citaĵoj[redakti]

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« Judismo estis religio de la patro, kristanismo iĝis religio de la filo. La malnova dio patro cedis la lokon al Kristo; Kristo, la Filo, okupis lian pozicion — same kiel tion sopiris en la praa epoko ĉiu filo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« Kristana religio ne sukcesis subteni tiun altecon de la spirito kiun atingis judismo. Ĝi jam ne estis la strikte monoteisma, ĝi transprenis de ĉirkaŭaj popoloj multnombrajn simbolajn ritojn, restarigis grandan patrinan dion kaj trovis lokon por loki multajn diajn imagojn de politeismo en travidebla ŝelo, kvankam sur subaj pozicioj. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« Sed tamen en religia-historia senco, tio estas koncerne revenon de repuŝita enhavo, kristanismo estis progreso, judisma religio ekde nun iĝis iusence fosilio»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« [...] epizodo de la fondo de la islama religio ŝajnas mallonga ripetiĝo de komenco de judismo, kies imitado ĝi iĝis. Ŝajnas eĉ ke la profeto komence intencis akcepti por si kaj por sia popolo judismon en plena formo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« Religio, komencinta de malpermeso krei bildojn de la dio, dum jarcentoj ĉiam pli transformiĝas je religio de rezigno je la pasioj. Ne eblas diri ke ĝi postulas seksan abstinadon, ĝi kontentiĝas per rimarkinda malvastigo de la seksa libereco. Sed dio estas komplete forigata ekster la sekseco kaj prezentata kiel idealo de etika perfekteco. Kaj la etiko estas limigo de la pasioj. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Okupiĝemo pri lernado por ĝi mem, kvazaŭ-fanatika amo de justeco, kaj strebo al persona sendependeco — jen la eroj de la juda tradicio kiuj instigas min danki miajn bonŝancigajn stelojn ke mi al ĝi apartenas. »
— Albert Einstein

Vidu anaŭ[redakti]