« Obtuza malkontenteco, ekscitanta la popolojn, okazas pro malsato. Se proleto estus pli riĉa, li eĉ ne pensus pri komunismo. Burĝoj estas sataj, iliaj posedoj estas protektitaj, do ili forlasis siajn zorgojn pri libereco, pri sendependeco; inverse, ili deziras fortan potencon, ili ridetas kiam oni diras al ili indigne ke iu ĵurnalo estas kaptita, ke iun oni kondukas pro opinio al prizono. Ĉio ĉi furiozigas, kolerigas grupeton da ekscentruloj; la aliaj indiferente preteriras, ili estas okupitaj, ili komercas, ili estas familiaj homoj. »
« Глухое брожение, волнующее народы, происходит от голода. Будь пролетарий побогаче, он и не подумал бы о коммунизме. Мещане сыты, их собственность защищена, они и оставили свои попечения о свободе, о независимости; напротив, они хотят сильной власти, они улыбаются, когда им с негодованием говорят, что такой-то журнал схвачен, что того-то ведут за мнение в тюрьму. Все это бесит, сердит небольшую кучку эксцентрических людей; другие равнодушно идут мимо, они заняты, они торгуют, они семейные люди. »
« Formala — tio estas ĝusta vorto. La burĝaro, same kiel Molĉalin, havas du talentojn kaj ili estas la samaj: "modereco kaj akurateco". La vivo de la meza klaso estas plena je etaj mankoj kaj etaj meritoj; ĝi estas modera, ofte avida, evitas la ekstremojn, troaĵojn. »
« Чинный — это настоящее слово. У мещанства, как у Молчалина, два таланта, и те же самые: «умеренность и аккуратность». Жизнь среднего состояния полна мелких недостатков и мелких достоинств; она воздержана, часто скупа, бежит крайности, излишнего. »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Unua letero [la 10-an de junio 1862]
« Ĉe ĉiam preta adaptiĝi al estraro burĝo estiĝas splitiĝo inter lia ekonomia pozicio kaj lia ideologio. Lia vivo pasas en materiale limigitaj cirkonstancoj, sed en sia strebo imiti la mastrojn li nemalofte iĝas ridinda. »
« En komenca etapo familia situacio de diversaj grupoj de eta burĝaro ne diferenciĝas de ilia senpera ekonomia stato. La familio estas eta mastrumo aŭ entrepreno. (Tio ne koncernas la familiojn de la ŝtatoficistoj). »
« Tamen nocioj de "honesteco" kaj "devo" ludas sufiĉe gravan rolon en la vivo de la eta burĝaro. Tion ne eblas klarigi nur per strebo kaŝi la veran krudan materialan bazon. Ĉar malgraŭ la tuta hipokriteco, altaj sentoj elvokitaj de la nocioj "honesteco" kaj "devo" ne estas falsaj. La demando konsistas nur en ilia fonto. Fontojn de tiuj ĉi sentoj necesas serĉi en nekonscia emocia vivo. »
« En persono de la patroaŭtoritata ŝtato havas sian reprezentanton en ĉiu familio, kaj pro tio la familio transformiĝas je tre grava ilo de ĝia potenco. Aŭtoritata pozicio de la patro spegulas lian politikan rolon kaj malkaŝas ligon de la familio kun la aŭtoritata ŝtato. La patro okupas en la familio la saman pozicion kian okupas rilate lin estro en produktada procezo. En siaj infanoj, speciale en la filoj, li reproduktas tiun sklavecan rilaton al la aŭtoritato. Danke al tiuj kondiĉoj aperas pasive servema rilato de etburĝo al la figuro de führer. »
« Naciismaj sentoj ne trovis ĉe industriaj laboristoj tiom klaran esprimon kiel ĉe etburĝoj. Tio klarigeblas per diferencoj en la sociaj vivkondiĉoj kaj — sekve — per pli liberaj familiaj rilatoj [...] Kial industria laboristo estas tiom influema al internaciismo dum etburĝo klare emas al naciismo? En objektiva ekonomia situacio tiun ĉi diferencon oni povus difini nur konsiderante la supremenciitan ligon inter ekonomia kaj familia stato de la industria laboristo. »
« Do en medio de kamparanoj kaj etburĝoj, por kiuj kutima afero estas partopreno de la tuta familio en funkciado de eta bieno aŭ entrepreno, ekzistas bazo por akcepto de ambicia imperiisma ideologio. »