Antisteno

El Vikicitaro
Antisteno
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Antisteno (greke: Ἀντισθένης; ĉ. 445 - ĉ. 365 a.K.) estis greka filozofo, lernanto de Sokrato kaj fondinto de la cinika skolo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La esploro pri la signifo de vortoj estas la komenco de edukado. » « ἀρχὴ παιδεύσεως ἡ τῶν ὀνομάτων ἐπίσκεψις »
Citaĵo
« Kiam oni demandis lin, kian avantaĝo li akiris de filozofio, lia respondo estis: "La kapablo daŭrigi konversacion kun mi mem." » « ἐρωτηθεὶς τί αὐτῷ περιγέγονεν ἐκ φιλοσοφίας, ἔφη, τὸ δύνασθαι ἑαυτῷ ὁμιλεῖν »
Citaĵo
« Ŝtatoj estas kondamnitaj kiam ili ne kapablas distingi bonajn virojn de malbonaj. »
Citaĵo
« Kiel fero estas forbruligita de rusto, tiel la envio konsumas sian propran pasion»
Citaĵo
« Iam, kiam li estis aplaŭdita de friponoj, li rimarkis, "Mi terure timas ke mi faris ion malbonan". »
Citaĵo
« Antisteno... kutimis diri ke la saĝulo reguligos sian konduton kiel civitano, ne laŭ la establitaj leĝoj de la ŝtato, sed laŭ la leĝo de virto» « τὸν σοφὸν οὐ κατὰ τοὺς κειμένους νόμους πολιτεύσεσθαι, ἀλλὰ κατὰ τὸν τῆς ἀρετῆς »
Citaĵo
« Pli bone estas batali kun kelkaj bonaj viroj kontraŭ ĉiuj malvirtuloj, ol kun multaj malvirtuloj kontraŭ kelkaj bonaj viroj. » « κρεῖττόν ἐστι μετ᾿ ὀλίγων ἀγαθῶν πρὸς⁇ παντας τοὺς κακοὺς ἢ μετὰ πολλῶν κακῶν πρὸς ὀλίγους ἀγαθοὺς μάχεσθαι. »
Citaĵo
« Virto samas por viro kaj por virino» « ἀνδρὸς καὶ γυναικὸς ἡ αὐτὴ ἀρετή. »
Citaĵo
« Al ĉiuj miaj amikoj sendistinge mi pretas montri mian abundegon: venu unu, venu ĉiuj; kaj ĉiu, kiu ŝatus partopreni estas bonvena al la riĉeco, kiu kuŝas en mia animo. »
Malnovaj grekaj filozofiaj skoloj
Antaŭsokrata AnaksagoroAnaksimandroDemokritoEmpedoclesHeraklitoProtagoro de AbderoPitagoroTaleso de Mileto
Sokrata AristoteloDiogeno la CinikaPlatonoSokrato
Helena Apolonio de TianoEpiktetoEpikuroLukrecioZenono el Kitiono