Tradicio estas buŝa transdonado de opinioj, ideoj, moroj, ritoj, mitoj ks de unu generacio al alia, kaj tio, kio estas tiel transdonita.
« Ni ne praktikas striktan fundamentisman tradiciismon, ni praktikas mildan, rafinitan kaj hontindan demokratian tradiciismon de totala konsento. Tamen tiu ĉi konsenta tradiciismo (la fundamentismo de la Klerismo, homaj rajtoj, maldekstreco de la potencoj, intelekta memskoldado kaj sentimentalahumanismo) estas same severa kiel ĉiu ajn religia fundamentismo aŭ triba tradiciismo de la prahistoriajsocioj… Diferenco inter tiuj du tipoj da tradiciismo (la strikta kaj milda) konsistas en tio, ke la nia (milda) havas ĉiujn resursojn por ekstermi la alian kaj ne rezignas je tiu ebleco. »
« Ne kredu ion simple ĉar vi aŭdis ĝin. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas elparolata kaj oni diras ĝin multflanke. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas skribita en viaj sanktaj libroj. Ne kredu ion simple pro la aŭtoritato de viaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Ne kredu en tradicioj simple ĉar ili estas transdonitaj de generacio al generacio. Sed post observado kaj analizo, se vi trovas ke io agordas kun racio kaj kondukas al bono kaj al profito por ĉiu kaj ĉiuj, tiam akceptu ĝin kaj vivu laŭ tiu principo. »