Saltu al enhavo

Nuklea programo de Barato

El Vikicitaro
Nuklea programo de Barato
Nuklea programo de Barato
Nuklea programo de Barato
Aliaj projektoj
Nuklea programo de Barato en Vikipedio

Nuklea programo de Barato estas realigata de Barato por kreado kaj produktado de nukleaj armiloj.

Citaĵoj

[redakti]

Zbigniew Brzeziński

[redakti]
Citaĵo
« Usono asistis al klopodoj de Britio pri kreado de propra nuklea potenco, kaŝe helpis pri tio al Francio, neglektis aŭ eble rekte helpis al la nukleaj programoj de Israelo, fermis la okulojn pri la similaj agoj de Ĉinio, Barato kaj Pakistano, kaj fine montris senzorgan nesingardemon rilate prorajn nukleajn sekretojn. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [pri nukleaj programoj de Barato kaj Pakistano] Do en 1997, malgraŭ persista sed tute evidente senfrukta rezistado de Usono, en la mondo aperis du pliaj nukleaj potencoj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« Barato realigis sian unuan nuklean teston en 1974. Ĉinio testis sian unuan nuklean armilon en 1964. En 1976 kiel la Ŝtata Sekretario, mi ne sukcesis konvinki Pakistanon ne lanĉi propran nuklean programon. Tiel nuklea testo servas por ni kiel memorigo pri tio ke malgraŭ mantroj pri tutmondiĝo ekzistas geopolitikaj realoj, kiuj staras pli alte ol modaj revoj pri universaleco. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Barato kaj Pakistano testas nukleajn armilojn ĉar, vivante en tiom proksima najbareco, ili ne riskos sian postvivadon por edifoj, devenantaj de landoj, kiuj bazas sian propran sekurecon sur la nukleaj armiloj»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Barato kaj Pakistano pli facile traktas nuklean minacon unu de la alia ol usonajn proponojn redukti aŭ likvidi ambaŭ minacojn. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Vidu ankaŭ

[redakti]