Saltu al enhavo

Linus Torvalds

El Vikicitaro
Linus Torvalds
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Linus Benedict TORVALDS [LInus BEnedikt TURvalds] (naskiĝis en 1969) estas svedlingva finnlandana komputilsciencisto loĝanta en Usono. Li estas fama unuarange pro tio ke li iniciatis la kernon de la mastruma sistemo Linukso (Linux), kiun li kreis en 1991 kiel studanto ĉe la Universitato de Helsinko. Li magistriĝis en 1996 en la sama universitato, kiu jam en 2000 atribuis al li honoran doktorecon.

Citaĵoj

[redakti]
Iuj homoj diris al mi ke ili ne pensas ke dika pingveno vere enkorpigas la gracon de Linukso, kio nur diras al mi ke ili neniam vidis koleran pingvenon ŝarĝi ĉe ili je pli ol 100 mph.
Citaĵo
« Kiam vi diras, "Mi verkis programon, kiu frakasis Vindozon", homoj simple rigardas vin senkomprene kaj diras: "He, mi ricevis tiujn kun la operaciumo senpage". » « When you say, "I wrote a program that crashed Windows," people just stare at you blankly and say, "Hey, I got those with the system, for free". »
— 1995-03-08
Citaĵo
« Iuj homoj diris al mi ke ili ne pensas ke dika pingveno vere enkorpigas la gracon de Linukso, kio nur diras al mi ke ili neniam vidis koleran pingvenon ŝarĝi ĉe ili je pli ol 100 mph. » « Some people have told me they don't think a fat penguin really embodies the grace of Linux, which just tells me they have never seen an angry penguin charging at them in excess of 100 mph. »
— 1996-06-09
Citaĵo
« Se vi ankoraŭ ne ŝatas ĝin, tio estas en ordo: tial mi estas estro. Mi simple scias pli bone ol vi. » « If you still don't like it, that's OK: that's why I'm boss. I simply know better than you do. »
— 1996-07-22
Citaĵo
« Fari Linukso GPL estis sendube la plej bona afero, kiun mi iam ajn faris. » « Making Linux GPL'd was definitely the best thing I ever did. »
— 1997‐11‐11
Citaĵo
« Mi vere ne pensas ke vi bezonas tiom multe da "quid pro quo" en programado - plej multaj bonaj programistoj faras programadon ne ĉar ili atendas esti pagataj aŭ adorataj de la publiko, sed ĉar estas amuze programi. » « I really don't think you need all that much "quid pro quo" in programming - most of the good programmers do programming not because they expect to get paid or get adulation by the public, but because it is fun to program. »
— Rishab Aiyer Ghosh, intervjuanto (1998‐03-02)
Citaĵo
« Babilado estas malmultekosta. Montru al mi la kodon. » « Talk is cheap. Show me the code. »
— 2000-08-25
Citaĵo
« Kiuj povas, faras. Tiuj, kiuj ne povas, plendas.[1] » « Those that can, do. Those that can't, complain. »
— 2003-09-23
Citaĵo
« Vere, mi ne volas detrui Microsoft. Tio nur estos tute neintenca kromefiko. » « Really, I'm not out to destroy Microsoft. That will just be a completely unintentional side effect. »
— Demandoj por Linus Torvalds. New York Times. 2003-09-28. http://www.nytimes.com/2003/09/28/magazine/the-way-we-live-now-9-28-03-questions-for-linus-torvalds-the-sharer.html
Citaĵo
« Mi ĉiam pravas. Ĉi-foje mi eĉ pli pravas ol kutime. » « I'm always right. This time I'm just even more right than usual. »
— 2005-07-14
Citaĵo
« Mi ne petas monon. Mi ne petas seksajn favorojn. Mi ne petas aliron al la aparataro, kiun vi projektas kaj vendas. Mi nur petas la aferon, kiun mi donis al vi: fontkodon, kiun mi mem povas uzi. » « I don't ask for money. I don't ask for sexual favors. I don't ask for access to the hardware you design and sell. I just ask for the thing I gave you: source code that I can use myself. »
Citaĵo
« Regi laseron per Linukso estas freneza, sed ĉiu en ĉi tiu ĉambro frenezas laŭ sia maniero. » « Controlling a laser with Linux is crazy, but everyone in this room is crazy in his own way. »
Citaĵo
« Mi estas egoisma bastardo kaj ĉiujn miajn projektojn mi nomas laŭ mi. Unue Linukso, nun git. » « I'm an egotistical bastard, and I name all my projects after myself. First Linux, now git. »
Citaĵo
« Mi havas memon egala al malgranda planedo, sed mi ne_ĉiam_ pravas [...]. » « I have an ego the size of a small planet, but I'm not _always_ right [...]. »
Citaĵo
« Ĝi havas nenion komunan kun dinosaŭroj. Bona gusto ne eksmodiĝas (Pri la programlingvo C kontraŭ C ++) » « It has nothing to do with dinosaurs. Good taste doesn't go out of style. »
Citaĵo
« Teorio kaj praktiko foje kolizias. Kaj kiam tio okazas, teorio perdas. Ĉiufoje. » « Theory and practice sometimes clash. And when that happens, theory loses. Every single time. »
— 2009-03-25
Citaĵo
« Mi eble faras ŝercojn pri Mikrosofto fojfoje, sed samtempe mi pensas ke la Mikrosofta malamo estas malsano» « I may make jokes about Microsoft at times, but at the same time, I think the Microsoft hatred is a disease. »
— 2006-06-22
Citaĵo
« Mi ŝatas ofendi homojn, ĉar mi pensas ke homoj ofenditaj devas ofendiĝi. » « I like offending people, because I think people who get offended should be offended. »
Citaĵo
« Nvidia estis la plej malbona kompanio, kiun ni iam traktis. Do Nvidia... fiku vin! » « Nvidia has been the single worst company we've ever dealt with. So Nvidia... fuck you! »
Citaĵo
« Mikrosofto ne estas malbona, ili nur kreas vere aĉajn operaciumojn. » « Microsoft isn't evil, they just make really crappy operating systems. »
— Linus Torvalds (29-01-2013) en Twitter
Citaĵo
« Mi ne respektas homojn, krom se mi pensas ke ili meritas la respekton. Estas homoj, kiuj pensas ke respekto estas io, kiun mi devas doni kaj mi hazarde estas unu el la homoj, kiu estas tute feliĉa dirante ne; respekto devas esti gajnita. Kaj sen esti gajnita, vi ne akiras ĝin. Tio estas vere simpla. » « I don't respect people unless I think they deserve the respect. There are people who think that respect is something that should be given, and I happen to be one of the people who is perfectly happy saying no; respect should be earned. And without being earned, you don't get it. It's really that simple. »
— DebConf 14: Demandoj kun Linus Torvalds ĉe YouTube
Citaĵo
« Mi estas maldiligenta homo, tial mi ŝatas malfermfontecon ke aliaj homoj faru laboron por mi. » « I am a lazy person, which is why I like open source, for other people to do work for me. »
— Linus Torvalds (2015-01-15)
Citaĵo
« Mi fakte sentis min iomete malkomforta ĉe TED dum la lastaj du tagoj, ĉar multe da vizio okazas, ĉu ne? Kaj mi ne estas viziulo. Mi ne havas kvinjaran planon. Mi estas inĝeniero. Kaj mi pensas ke vere - mi volas diri - mi estas tute feliĉa pri ĉiuj homoj, kiuj ĉirkaŭpaŝas kaj nur rigardas la nubojn kaj rigardas la stelojn kaj diras: "Mi volas iri tien." Sed mi rigardas la teron kaj mi volas ripari la truon, kiu estas ĝuste antaŭ mi, antaŭ ol mi eniros. Ĉi tia mi estas. » « I've actually felt slightly uncomfortable at TED for the last two days, because there's a lot of vision going on, right? And I am not a visionary. I do not have a five-year plan. I'm an engineer. And I think it's really -- I mean -- I'm perfectly happy with all the people who are walking around and just staring at the clouds and looking at the stars and saying, "I want to go there." But I'm looking at the ground, and I want to fix the pothole that's right in front of me before I fall in. This is the kind of person I am. »
— Linus Torvalds: La menso malantaŭ Linukso (2016-02-17) http://www.ted.com/talks/linus_torvalds_the_mind_behind_linux/
Citaĵo
« Programaro similas al sekso. Ĝi estas pli bona kiam ĝi estas senpaga. » « Software is like sex. It's better when it's free »
Citaĵo
« Se vi pensas ke viaj uzantoj estas idiotoj, nur idiotoj uzos ĝin. » « If you think your users are idiots, only idiots will use it. »
Citaĵo
« Mi ne multe atentas tion, kion oni faras kun aliaj operaciumoj. Mi ne konkurencas - mi nur zorgas pri tio ke Linukso superu sin mem, ne aliaj. »

Just for Fun (2001)

[redakti]
David Diamond estis kunaŭtoro
Citaĵo
« Mi nomiĝas Linus Torvalds kaj mi estas via dio. Ŝerce prezentante sin, ĉe la Linux Expo 1998 en Durham, Norda Karolino » « My name is Linus Torvalds and I am your god. »
Citaĵo
« Plej multajn tagojn mi vekiĝas pensante ke mi estas la plej bonŝanca vivanta aĉulo. » « Most days I wake up thinking I'm the luckiest bastard alive. »

Atribuitaj

[redakti]
Citaĵo
« Bone, mi agnoskas tion. Mi estis nur frontulo por la veraj patroj de Linukso, la Denta Feo kaj Paĉjo Kristnasko. Atribuita al Torvalds en intervjuo LinuxWorld » « OK, I admit it. I was just a front-man for the real fathers of Linux, the Tooth Fairy and Santa Claus. »
Citaĵo
« 95 procento de ĉiuj programistoj kredas ke ili estas inter la supraj 5 procento kiam temas pri scioj kaj kapabloj» « 95 percent of all software developers believe they are in the top 5 percent when it comes to knowledge and skills. »

Referencoj

  1. Noto: Torvalds ne kreis ĉi tiun citaĵon kaj estas pli fruaj registroj pri ĝi. Ĉi tio estas variaĵo pri "Kiu povas, faras. Kiu ne povas, instruas", kiu ankaŭ estas atribuita al George Bernard Shaw. http://shlomif.livejournal.com/39215.html