Saltu al enhavo

Islamismo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Islamistoj)
Islamismo
Islamismo
Islamismo
Aliaj projektoj
Islamismo en Vikipedio
Islamismo en Komuneja kategorio

Islamismo estas politika filozofio aŭ ideologio kiu asertas ke islamo estas ne nur religio sed ankaŭ politika sistemo.

Citaĵoj

[redakti]

Samuel P. Huntington

[redakti]
Citaĵo
« Islamistoj ofte sukcesis ricevi signifan subtenon ankaŭ de virinoj. »
— Samuel P. Huntington, La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Vicoj de islamaj aktivuloj “verŝajne konsistas el neproporcie granda nombro de la plej edukitaj kaj kapablaj gejunuloj en siaj landoj”, inkluzive de kuracistoj, advokatoj, inĝenieroj, sciencistoj, instruistoj kaj ŝtatoficistoj. »
— Samuel P. Huntington, La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« [pri la islama mondo] Preskaŭ en ĉiuj landoj de la mezo de la 1990-aj jaroj la plej probabla sukcedinto estas reĝimo de islamisma tipo. »
— Samuel P. Huntington, La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Islamismo iĝis funkcia anstataŭigo de demokratia opozicio al aŭtoritatismo en la kristanaj landoj kaj tio okazis grandparte sekve de la samaj kialoj: socia mobiliziĝo, perdo de efika potenco fare de aŭtoritataj reĝimoj, kaj ankaŭ ŝanĝo de internaciaj cirkonstancoj (inkluzive de kresko de la naftoprezoj, kiu kontribuis pli al islamismaj ol al demokratiaj tendencoj en la islama mondo). »
— Samuel P. Huntington, La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Eble la islamismo estas pli ol nura sukcesa rivalo de la islama fundamentismo. Tiu movado povas esti simptomo de tio, ke la iam vivoplena, sed dormanta en lastaj jarcentoj civilizacio, ekspiras denove. »
— Zbigniew Brzeziński, La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Vidu ankaŭ

[redakti]