Isadora Duncan

El Vikicitaro
Isadora Duncan
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Isadora DUNCAN (ĝis 1894 kiel Angela DUNCAN) (naskiĝis la 26-an de majo 1877 en San Francisco, Kalifornio, Usono, mortis la 14-an de septembro 1927 en Nico, Francio) estis usona dancistino, konsiderita de multaj kiel la kreinto de la moderna danco.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Serĉi en la naturo la plej belajn formojn kaj trovi la movadon, kiu esprimas la animon de ĉi tiuj formoj - jen la arto de la dancisto»
Citaĵo
« Bernard Shaw diras ke tiom longe kiel homoj torturos kaj mortigos bestojn kaj manĝos ilian karnon, ni havos militon. Mi pensas ke ĉiuj prudentaj, pensemaj homoj devas samopinii. La infanoj de mia lernejo estis ĉiuj vegetaranoj kaj kreskis fortaj kaj belaj per legomo kaj fruktodieto. Foje dum la milito, kiam mi aŭdis la kriojn de la vunditoj, mi pensis pri la krioj de la bestoj en la buĉejo kaj mi sentis tion, dum ni torturas ĉi tiujn kompatindajn sendefendajn estaĵojn, tiel la dioj torturas nin. Kiu amas ĉi tiun teruran aferon nomata milito? »
Citaĵo
« Dum ni mem estas la vivantaj tomboj de murditaj [manĝitaj] bestoj, kiel ni povas atendi idealajn kondiĉojn sur la tero»
Citaĵo
« Tiom longe kiel la sufero de infanoj estos permesita, ne ekzistos vera amo en ĉi tiu mondo. »

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Ĉi tiu granda artisto ne plu estas en nia mondo. La suno subiris: la ciklo finiĝis. En ŝia arto kaj en ŝia vivo Isadora Duncan ŝajnis esti enkarniĝo de ĉiuj energioj de la naturo»
— Robert Edmond Jones