Alfred von Schlieffen

El Vikicitaro
(Alidirektita el Grafo Schlieffen)
Alfred von Schlieffen
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Alfred von Schlieffen, nomita ĉefe Grafo Schlieffen (naskiĝis la 28-an de februaro 1833 – mortis la 4-an de januaro 1913) estis germana militestro, kampomarŝalo kaj strategiisto, kiu servis kiel Ĉefo de la Imperia Germana Stabanaro el 1891 al 1906.

Citaĵoj[redakti]

Pri la aŭtoro[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Same kiel posteuloj de Otto von Bismarck rezignis je lia komplika diplomatio, ankaŭ Alfred von Schlieffen forĵetis kiel balaston strategiajn konceptojn de Helmuth von Moltke, milita arkitekto de tri rapidaj venkoj de Bismarck dum la periodo inter 1864 kaj 1870. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Alfred von Schlieffen ellaboris planon de decida kaj rapida venko en unu fronto kun posta translokado de la fortoj kontraŭ alia malamiko, tiel atingante konvinkan rezulton ĉe ambaŭ frontoj. Ĉar rapida kaj decida atako en oriento ne eblis pro malrapida ritmo de la rusia mobilizado, kiu kiel oni supozis povus okupi ses semajnojn, kaj pro vasteco de la rusia teritorio, Schlieffen decidis venki la francan armeon la unuan eĉ ĝis kiam la rusia armeo estos komplete mobilizita. Por ĉirkaŭiri pezajn francajn fortikaĵojn ĉe la germana limo, Schlieffen proponis rompi neŭtralecon de Belgio, kondukinte germanajn trupojn flanke tra ĝia teritorio… La plano estis same brila kaj senracia. Minimuma kono de la historio povus sugesti al li, ke Britio nepre ekmilitos se okazos invado al Belgio – tiun fakton ŝajne komplete malatentis la kaiser kaj la germana ĝenerala stabo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Kie ajn okazus milito (kaj plej verŝajna loko de ĝia komenco estis Balkanio) la plano de Alfred von Schlieffen antaŭvidis ke bataloj de la komenca etapo okazu en okcidento, ĉe tio inter landoj, kiuj havas preskaŭ neniujn interesojn en tiu ĉi krizo. La ekstera politiko estis oferita al la milita strategio… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ[redakti]