Giordano Bruno

El Vikicitaro
Giordano Bruno
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Giordano Bruno (esperantigite Ĝordano Bruno) naskita en 1548 en Nola (Italio), ekzekutita kiel herezulo la 17-an de februaro 1600 en Romo, estis itala monaĥo kaj filozofo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Magiistoj povas atingi pli per fido ol kuracistoj per vero»
Citaĵo
« La tempo estas la patro de la vero, ĝia patrino estas nia menso»
Citaĵo
« La universala intelekto estas la intima, plej reala, propra kaj potenca parto de la animo de la mondo. »
Citaĵo
« Ĉiuj aferoj estas en la Universo, kaj la universo estas en ĉiuj aferoj: ni en ĝi, kaj ĝi en ni; tiamaniere ĉio konsentas en perfekta unueco»
Citaĵo
« Se ĝi ne veras, ĝi estas tre bone elpensita. » « Se non è vero, è molto ben trovato. »

Pri li[redakti]

Citaĵo
« Kaj pensi, ke en la sama fajro, kiun Prometeo ŝtelis de la dioj, Giordano Bruno estis bruligita! »
— Stanisław Jerzy Lec