Demosteno

El Vikicitaro
Demosteno
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Demosteno (naskiĝis ĉ-384, mortis ĉ-322) estis la plej fama inter la helenaj oratoroj, ĉefe ĉar li fiere kontraŭis makedonan reĝon Filipon la 2an dum 351-338 a.K. per famaj paroladoj. Li sin mortigis per veneno, kiam lin ĉirkaŭis la Makedonoj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La plej facila afero en la mondo estas memtrompo; ĉar ĉiu viro kredas tion, kion li deziras, kvankam la realo ofte estas alia.
  • Variaĵo: Estas nenio pli facila ol memtrompo. Ĉar tio, kion homo deziras, estas la unua afero, kiun li kredas. »
Citaĵo
« Ne eblas fondi daŭran potencon sur maljusteco, falsĵuro kaj perfido»
Citaĵo
« Neniu povas scii, kion la estonteco povas estigi, malgrandaj ŝancoj ofte estas la komenco de grandaj entreprenoj»
Citaĵo
« Kio ajn estu avantaĝo por ĉiuj, tio regu! »
Citaĵo
« Kiam batalo perdiĝas, nur tiuj, kiuj fuĝis, povas batali alifoje. »
Citaĵo
« Vortoj ne sekvataj de faroj valoras nenion. »