Carl Sagan

El Vikicitaro
Carl Sagan
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Carl Edward SAGAN (naskiĝis la 9-an de novembro 1934 – mortis la 20-an de decembro 1996) estis usona astronomo kaj populara verkisto de scienco.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Se vi volas fari pomkukon de nulo, vi devas unue krei la universon» « (angle) If you wish to make an apple pie from scratch, you must first create the universe. »
— Carl Sagan
Citaĵo
« Ĉiu el ni estas altvalora el kosma perspektivo. Se homo malkonsentas kun vi, lasu lin vivi. En cent miliardoj da galaksioj, vi ne trovos alian. » « (angle) Every one of us is precious in the cosmic perspective. If a human disagrees with you, let him live. In a hundred billion galaxies, you will not find another. »
— Carl Sagan
Citaĵo
« Dum la plej granda parto de la homa historio ni serĉis nian lokon en la kosmo. Kiuj ni estas? Kio estas ni? Ni trovas, ke ni loĝas en sensignifa planedo de zuma stelo perdita en galaksio kaŝita en iu forgesita angulo de la universo en kiu estas multe pli da galaksioj ol homoj. Ni faras nian mondon signifohava per la kuraĝo de niaj demandoj kaj per la profundo de niaj respondoj» « (angle) For most of human history we have searched for our place in the cosmos. Who are we? What are we? We find that we inhabit an insignificant planet of a hum-drum star lost in a galaxy tucked away in some forgotten corner of a universe in which there are far more galaxies than people. We make our world significant by the courage of our questions, and by the depth of our answers. »
— Carl Sagan

Pala blua punkto[redakti]

Parolado de Sagan pri la Pala Blua Punkto, bildo de la tero de Voyager 1:
Videa interpreto de la parolado de la jutuba kanalo Scivolemo
Citaĵo
« Rigardu ĉi tiun punkton ankoraŭ unu fojon. Tio estas ĉi tie. Tio estas nia hejmo. Tio estas ni. Ĉiuj, kiujn vi amas, ĉiuj, kiujn vi konas, ĉiuj, pri kiuj vi iam aŭdis, ĉiuj iam vivintaj homoj travivis siajn vivojn sur ĝi. Niaj tutaj ĝojoj kaj suferoj, miloj da memfidaj religioj, ideologioj kaj ekonomiaj doktrinoj, ĉiu ĉasisto kaj kolektisto, ĉiu heroo kaj timulo, ĉiu kreinto kaj detruanto de civilizoj, ĉiu reĝo kaj kampulo, ĉiu juna paro enamiĝita, ĉiu patrino kaj patro, ĉiu kapabla infano, inventisto kaj vojaĝanto, ĉiu instruisto pri etiko, ĉiu mensogema politikisto, ĉiu “famegulo”, ĉiu “plej granda gvidisto”, ĉiu sanktulo kaj pekulo en la historio de nia specio vivis ĉi tie – sur polvero, pendigita en suna radio. »
Citaĵo
« Niaj fanfaronadoj, nia imagita graveco, la iluzio pri nia privilegia stato en la universo, estas defiitaj de ĉi tiu punkto de pala lumo. Nia planedo estas sola punkto en la granda ĉirkaŭa kosma obskuro. En ĉi tiu malpleno estas neniu aludo, ke iu venos por helpo, ke savu nin de ni mem. »
Citaĵo
« La Tero estas ankoraŭ la nura konata mondo, ebla subteni vivon. Ni povas iri nenien, almenaŭ en proksima estonteco. Viziti – jes. Loĝigi – ankoraŭ ne. Ĉu vi ŝatas tiun aŭ ne, la Tero estas nun nia domo. Oni diras, ke la sperto de astronomio donas modestecon kaj fortigas la karakteron. Eble, ne estas plej bona demonstro de la malsaĝa homa fiereco, ol ĉi tiu distanca bildo de nia malgrandega mondo. Laŭ mia opinio, ĝi emfazas nian responson esti pli bona unu kun alia, aprezi kaj varti la palan bluan punkton, la nuran hejmon, kiun ni konas. »