Isidore-Auguste-Marie-François-Xavier COMTE aŭ simple Auguste COMTE (naskiĝis la 19-an de januaro 1798 en Montpellier, Francio - mortis la 5-an de septembro 1857) estis filozofo, kiu kreis Pozitivismon.
«Reorganizado, sendepende de Dio aŭ reĝo, per la kultado al la homaro, sisteme adoptita. La sola rajto de homo estas plenumi sian devon. La Intelekto ĉiam estu la servanto de la koro kaj neniam estu ĝia sklavo.»
«La celo de ĉiu vera Filozofio estas enkadrigi sistemon, kiu komprenos la homan vivon sub ĉiu aspekto, socia kaj individua. Ĝi ampleksas do la tri specojn de fenomenoj, el kiuj konsistas nia vivo, Pensoj, Sentoj kaj Agoj.»