Proverboj de Marjorie Boulton
[redakti]
Marjorie Boulton kun ŝia talento pri rimo kaj sonoj sed superĉio ŝia humanismo kreis multajn trafegajn proverbojn, jen selekto:
|
| « Lernado era,era,era: kaj vi iam estos klera. » |
|
|
| « Malforta kandelo venas: mallumo jam ne tute plenas. » |
|
|
| « Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero. » |
|
|
| « Timigu min, kaj mi obeos honte; konvinku min, kaj mi obeos volonte. » |
|
|
| « Ke knabo ŝtelis prunon, ne nigrigos la sunon. » |
|
|
| « Ĉion beligas arda amo; hipopotaminon por hiopopotamo. » |
|
|
| « Prudento ektimas, se promesoj senlimas. » |
|
|
| « Ore belas la fazano; blue belas genciano. » |
|
|
| « Pli bone violetoj al persono, ol orkideoj al tombŝtono. » |
|
|
| « Esploru la kavernon, sed portu lanternon. » |
|
|
| « Kiu neniam estimas, lia spirito ŝlimas. » |
|
|
| « Multaj milonoj iĝas milionoj. » |
|
|
| « Jes, se iel flugus talpoj, ili flugus super Alpoj. » |
|
|
| « Vinoj kolektiĝas en la kelo, kiel volumoj en la libroservo de UEA. » |
|
Proverboj de Morteza Mirbaghian
[redakti]
|
| « Se eblus fajron per fajro estingi, eblus pacon per batalo atingi. » |
|
|
| « Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj. » |
|
|
| « Sinjorina peto egalas al dekreto. » |
|
|
| « Lupo plej sovaĝa, estas homo-vizaĝa. » |
|
|
| « Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus. » |
|
|
| « Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj. » |
|
|
| « Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn. » |
|
|
| « Amo similas al supo: ju pli varma, des pli ĉarma. » |
|
|
| « Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn. » |
|
|
| « Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus. » |
|
|
| « Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela. » |
|
|
| « Por eviti kverelojn, edzo fermu orelojn. » |
|
|
| « Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo. » |
|
|
| « Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas. » |
|
|
| « Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen just' kaj libero. » |
|
|
| « Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj. » |
|
|
| « Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon. » |
|
|
| « Se fiŝo ekaperus el seka rivero, el politikista buŝo aperus vero. » |
|
|
| « En la leĝaj okuloj, ĉiuj estas egaluloj. » |
|