Besto

El Vikicitaro
(Alidirektita el Bestoj)
Besto
Besto
Besto
Aliaj projektoj
Besto en Vikipedio
Besto en Komuneja kategorio
Besto en Vikivortaro
Besto en Vikinovaĵoj

Besto estas ĉiu animalo escepte de homo.

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« Ĉiuj aspektoj de la nuntempa traktado de la bestoj memorigas specifaĵojn de manipulado de la homoj — de eksperimentoj ĝis rapidigo de tempoj de la industria bredado. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« …la bestoj ricevis sian statuson de senhomeco nur dum progresado de la racieco kaj humanismo. Logiko paralela al logiko de rasismo. La “regno” de la bestoj ekzistas nur ĉar ekzistas la Homo»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« …abismo, disdividanta nin, iĝis sekvo de hejmigado de sovaĝaj bestoj, same kiel vera rasismo iĝis sekvo de enkonduko de sklaveco. Iam al la bestoj estis propra eĉ pli sankta, pli dia karaktero ol al la homoj. En praaj socioj mankas eĉ la “regno” de la homoj, kaj longan tempon la ordo de la bestoj restis la ordo de referenco. Nur la besto meritas esti oferita kiel dio, kaj nur poste, en malsuprenira ordo, iras la homofero. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Struktura opozicio — la diabla, ĝi elstarigas kaj konfrontigas malsamajn identecojn” tia estas elstarigo de la Homa, kiu forĵetas la bestojn en la Nehoman — kaj la ciklo estas simbola: ĝi nuligas poziciojn en returnebla sekvo… »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Tiel aŭ aliel, sed al la bestoj ĉiam estis propra ĝis nuntempo dia aŭ ofereca nobleco, kies priskribojn ni trovas en ĉiuj mitologioj»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« La vojo, kiun trairis la bestoj de la dia ofero ĝis hunda tombejo, super kiu fluas kvieta muziko, de sankta defio ĝis ekologia sentimentaleco, multon parolas pri vulgarigo de statuso de la homo mem — kaj tio plian fojon konfirmas neatenditan interligon inter ni kaj la bestoj. Nome nia sentimentaleco rilate al la bestoj estas ĝusta signo de nia disdegno al ili. Ĝi estas proporcia al tiu disdegno… La sentimentaleco estas nura senfine degenerinta formo de krueleco, rasisma kompato, ni bezonas humiligi la bestojn por elvoki sentimentalecon rilate ilin. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Efektive la vojo, kiun trairis la bestoj, ne diferenciĝas de la vojo de la frenezulojinfanoj, seksonegritjudo»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Sed la bestoj — ili plu ne parolas. En la mondo de ĉiam kreskanta “parolado”, en la mondo de devigita konfesado kaj klarigado nur ili konservas silenton kaj pro tio ŝajnas al ni, ke ili retropaŝis malproksimen de ni, trans horizonton de la vero. Sed tio estas tio, kio proksimigas nin al ili. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Vagado de la bestoj estas mito kaj nuntempa imago pri nekonscio kaj deziro de iu vaganta kaj nomadanta apartenas al la sama ordo. La bestoj neniam vagadis kaj neniam estis malteritoriigitaj»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Ni projekcias kiel idealan sovaĝan staton (naturo, deziro, besta stato, rizomo…) nome tiun ĉi skemon de malteritoriigado, kiu estas skemo de la ekonomia sistemo kaj kapitalo. Liberecon eblas trovi nenie krom kiel en la kapitalo, nome ĝi kreis ĝin, nome ĝi profundigas ĝin. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Nek la bestoj, nek la sovaĝuloj konas la “naturon” en nia kompreno: ili konas nur limigitajn kaj markitajn teritoriojn, spacon de nesuperebla interago. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Nekonscio estas la “entombigita”, subpremita kaj senfine disbranĉiĝinta strukturo. Teritorio estas malferma kaj limigita. Nekonscio estas loko de senfina ripetado de subpremado kaj fantasmoj de la subjekto. Teritorio ja estas loko de finita ciklo de parenceco kaj de interŝanĝoj sen la subjekto, sed ankaŭ sen escepto: la ciklo besta kaj planta, ciklo de bono kaj abundo, ciklo de parenceco kaj daŭrigo de la speco, ciklo virina kaj rita — la subjekto mankas, kaj ĉio troviĝas ĉi tie en konstanta interŝanĝo. Sindevigoj havas ĉi tie absolutan karakteron, renverseco estas totala, sed ĉi tie neniu spertas la morton, ĉar ĉio spertas metamorfozojn. Nek la subjekto, nek la morto, nek nekonscio, nek subpremado, ĉar estas nenio kio obstaklus la sinsekvan evoluon de la formoj.
Ĉe la bestoj mankas nekonscio, ĉar ili havas teritorion. Ĉe la homoj nekonscio aperis nur post kiam ili perdis teritorion. Ĉe ili estis forprenitaj samtempe la teritorio kaj la metamorfozoj — nekonscio estas tiu individua funebra strukturo, kie senĉese kaj senespere reludiĝas tiu ĉi perdo — kaj la bestoj elvokas nostalgion pri ĝi. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« Tiu ĉi rito de la komuna manĝado kaj digestado estas la komunio. Al ĝi oni donas specialan sencon: ĝi devas okazi tiel, ke la manĝata besto sentu estimon al si. Ĝi ja devos reveni kaj venigi siajn gefratojn. La ostojn oni ne disbatas, sed zorgeme elprenas. Se ĉio estas farata ĝuste, kiel decas, ili denove vestiĝos je karno, la besto resurektos kaj oni povos denove ĉasi ĝin. Se ja oni kondutos malĝuste kaj la besto sentos sin ofendita, ĝi malaperos por ĉiam, forkuros kune kun siaj gefratoj, ne renkontiĝos al la homo, inter la homoj komenciĝos malsato. Dum iuj festoj oni penas ŝajnigi, kvazaŭ la manĝata besto mem tion ĉeestas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La besto, solene manĝata de la ĉasisto, devas vivi denove, ĝi resurektos kaj denove ebligos ĉasi sin. Tia resurekto en la superaj komunioj iĝas la plej grava celo, nur anstataŭ la besto ĉi tie estas manĝata la korpo de dio, kaj lian resurekton la kredantoj almezuras al si mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La historio pri la ĉasanta grego, kiu iras kontraŭ specifa besto kaj erare anstataŭ la besto mortigas la plej bonan ĉasiston, renkontiĝas tra la tuta mondo. Ĝi finiĝas per plorado pri la mortinto; la ĉasanta grego ĉi tie transiras je la priploranta grego. Tiu transformiĝo formas la koron de multaj gravaj kaj disvastiĝintaj religioj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Super ĉiuj bestoj, bredataj de la homo, pendas lia mortkondamno. Ĝia plenumo foje — ofte eĉ por longe — estas prokrastata, sed malkondamno okazas neniam. Tiel la homo propran morton, pri kiu li bone scias, senpune transigas al siaj bestoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Tiu kiu volas regi super la homoj, strebas ilin humiligi: senigi je la ebleco de rezistado kaj je ĉiuj rajtoj, malgrandigi ilin antaŭ si ĝis la nivelo de la bestoj. Li ja uzas ilin kiel bestojn; kvankam al ili li tion ne sciigas, en si li tute klare konscias, kiom malmulte ili por li signifas; kaj en konversacioj kun proksimuloj la homoj por li ĉiam estas ŝafojbrutoj. Lia fina celo ĉiam estas la sama — engluti ilin kaj elsuĉi… Erari pri tio, ĉu li nutras ilin aŭ manĝas estas tre facile ekde kiam la homoj ekbredis la bestojn, kiujn ili ne mortigas aŭ mortigas ne tuj, sed uzas ankaŭ por la aliaj celoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Por la patrino la bebo kunigas en si ecojn de la planto kaj la besto… La bebo kreskas kiel grajno sub la manoj de la patrino, kiel hejma besto li plenumas tion, kion ŝi ordonas… Ne ekzstas pli intensa formo de la potenco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La transformiĝoj, kunigantaj la homon kun la bestoj, kiujn li manĝas, estas fortikaj kiel ĉenoj. Ne transformiĝante je la bestoj, li neniam lernus ilin manĝi. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La devige kuŝanta malfeliĉe memorigas al la starantaj la pelitan kaj vunditan beston. La faliginta ĝin pafo estas kiel makulo de malhonoro, decida paŝo laŭ subite krute direktiĝinta malsupren vojo al la morto… La falo de la homo estas pli profunda, ĝi vekas pli da malestimo kaj abomeno ol la falo de la besto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Hundoj subrigardas nin, katoj superrigardas nin. Donu al mi do porkon! Li rigardas rekte niajn okulojn kaj traktas nin kiel egalulojn. » « Dogs look up to you, cats look down on you. Give me a pig! He looks you in the eye and treats you as an equal. »
— Winston Churchill
Citaĵo
« Tio, kio distingas homo de besto, estas ke besto ne ne estas konstante devigata lukti kun si mem por ne konduti kiel homo. »
— Georges Wolinski
  • Kontraŭ bestoj ĉiu homo estas kiel nazio.
  • Se mi havas animon, je la bestoj mi suldas tion.
  • Ne faru malbonon al kunportanta sian tritikgrajnon formiko, ĉar ĝi havas vivon, kaj, eĉ al formiko, vivi ‘stas dolĉa
  • Kun la sekiĝinta rigiĝinta sang’ sur miaj tempioj al montet’ mi grimpis, malbenante la satananaco de la hom’, tamen sciante min fia, ĉar tiuj ne sciis tion, kion ili faris, sed perfidis mi senkulpulon; kaj la larmoj- mizeraj, amaraj larmoj- nepre ne povus viŝi for de mian brovon la sangon de eta fratulo.

(post mortigado melon far la vilaĝanoj)

    • With the dried blood stiff on my temples I climbed the hill, cursing the satanic way of men, yet knowing myself vile, for they had not known what they were doing, but I betrayed an innocent; and the tears- weak, whiskey tears – would not wash from my brow the blood of a little brother.
    • Aŭtoro Henry Williamson, el The book of the village
  • Neeblas distingi niajn du suferojn. Ne estas la homa sufero supera je unu larmo, je unu krio, je unu sveno, ol tiu de papilio, de bovino, de aglo aŭ de rato. Ja ne ! Tio estas la sola afero, pri kiu mi absolute certas !
    • Aŭtoro Jouz ALECHKOWSKI
  • Se estas homoj, kiuj esceptas kelkajn inter la kreitoj de Dio el ŝirmo de kompato, tiam estos homoj, kiuj kondutos same kontraŭ siaj kunhomoj.
    • Aŭtoro: Sanktulo Francisko el Assisi
  • Bestoj interbatalas pro manĝaĵo,homoj batalas pro manko de saĝo.
  • La plej sovaĝa besto, estas en eleganta vesto.
  • Homo pli ruzas ol vulpo, kaj pli kruelas ol lupo.
  • Besto murdas ĉar malsatas, homo murdas ĉar tion ŝatas.
  • Kial stranga pelo
    Puŝas ursoj al mielo?
  • Muso estas besto, kiu mortigita po sufiĉa kvanto, laŭ kondiĉoj zorge kontrolitaj, produktas doktoriĝan tezon."
  • Auŝvic komenciĝas ĉie, kie iu rigardas buĉejon kaj pensas: ili estas nur bestoj.
  • Homo,kiu mortigas alian homon, estas ja besto, kiu havas homan nomon.
  • Lupo plej sovaĝa, estas homo-vizaĝa.