Hundo

El Vikicitaro
Hundo
Hundo
Hundo
Aliaj projektoj
Hundo en Vikipedio
Hundo en Komunejo
Hundo en Komuneja kategorio
Hundo en Vikivortaro

Hundo estas mamulo (Canis lupus familiaris) el la genro kaniso, subordo de rabobestoj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Pri socia faktoro, ebliganta pluan ŝanĝon de la anusa erotiko, atestas la fakto, ke malgraŭ la tuta homa progreso odoro de propraj fekaĵoj preskaŭ ne abomenigas malsame ol la fekaĵoj de la aliaj. Malpuraĉulo, do tiu kiu ne kaŝas siajn ekskrementojn, ofendas per tio la aliajn, traktas ilin malestime — tion atestas ankaŭ la plej fortaj sakraĵoj. Estus same nekompreneble kial la homo uzas kiel sakraĵon nomon de sia plej fidela amiko el la besta mondo, se la hundo ne havus du trajtojn, kaŭzantajn malestimon de la homo. Estante la besto kun evoluinta flarsenso, la hundo ne sentas abomenon al siaj fekaĵoj kaj nek hontas siajn seksajn funkciojn. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta.[1] »
Citaĵo
« Al ĉeno ne lasu vian hundon kolligita, se vi volas, ke al vi ĝi estu korligita.[2] »
Citaĵo
« Virinoj estas ja ĉarmaj, sed hundoj estas tiom pli fidelaj! »
— Sacha GUITRY
Citaĵo
« Tjumeno estas ne Carurbo [Konstantinoplo], tamen la paradizo por hundoj, kiuj ankaŭ ĉi tie terure multnombre vagadas. Ippolit Zavaliŝin, Vojaĝnoticoj (Tobolska gubernio). 1863. » « Тюмень не Цареград, а однако рай собак, их и здесь страшно много бродит![3] »

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. Zamenhofa Proverbaro
  2. Albert WILLEMETZ. Ne laissez pas votre chien en laisse si vous voulez qu’il vous soit attaché. (france)
  3. Завалишин И. Путевые заметки (Тобольская губерния) // Лукич. 2000. Ч. 1. С. 73.