Arabaj proverboj
El Vikicitaro
- Se via amiko estas farita el sukero, ne leku lin tute!
- Vi metu la aferojn en ties ĝustan lokon kaj ili metos vin je la vian.
- Ne elspezu du vortojn, se unu sufiĉas.
- Se tio, kion vi estas dironta, ne pli belas ol silento, tiam mutu.
- La hundo havanta monon estas nomata "Sinjoro Hundo".
- La envio signalas la kvalitojn de la enviato, kaj la mankojn de la envianto.
- La unua fojo kiam vi trompos min, vi kulpos; en la dua fojo, mi kulpos.
- Unu sola mano ne povas aplaŭdi.