Otto von Bismarck

El Vikicitaro
Iri al: navigado, serĉi
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
  • Oni pleje mensogas antaŭ elekto, dum milito, kaj post ĉasado.
    • Es wird niemals so viel gelogen wie vor der Wahl, während des Krieges und nach der Jagd.
  • Ju malpli la homoj scias pri kiel oni faras kolbasojn kaj leĝojn, des pli bone ili dormas.
    • Je weniger die Leute davon wissen, wie Würste und Gesetze gemacht werden, desto besser schlafen sie.
  • Iom da amikeco valoras pli ol la admiro de la tuta mondo.
    • Ein bißchen Freundschaft ist mir mehr wert als die Bewunderung der ganzen Welt.
  • Ni ne faru la eraron kun aliopiniuloj, ke ni dubu pri ilia komprenkapablo aŭ ilia bonvolo.
    • Verfallen wir nicht in den Fehler, bei jedem Andersmeinenden entweder an seinem Verstand oder an seinem guten Willen zu zweifeln.
  • Kiam oni diras ke oni principe aprobas iun aferon, tio signifas ke oni ne havas la plej etan intencon realigi ĝin.
    • Wenn man sagt, daß man einer Sache grundsätzlich zustimmt, so bedeutet es, daß man nicht die geringste Absicht hat, sie in der Praxis durchzuführen.
  • La libereco estas lukso kiun ne ĉiu povas permesi al si.
    • Die Freiheit ist ein Luxus, den sich nicht jedermann gestatten kann.
  • Ju pli fortaj ni estas, des pli malverŝajne estas la milito.
    • Je stärker wir sind, desto unwahrscheinlicher ist der Krieg.
  • La politiko ne estas scienco, kiel multaj de la sinjoroj profesoroj emas imagi; ĝi estas arto.
    • Die Politik ist keine Wissenschaft, wie viele der Herren Professoren sich einbilden, sondern eine Kunst.
  • Kiam ie ajn oni konkludas inter du potencoj la plej sendanĝer-aspektan konvencion, oni devas tuj demandi sin, kiun oni volas atenci.
    • Wenn irgendwo zwischen zwei Mächten ein noch so harmlos aussehender Pakt geschlossen wird, muß man sich sofort fragen, wer hier umgebracht werden soll.