Kato

El Vikicitaro
Kato
Kato
Kato
Aliaj projektoj
Kato en Vikipedio
Kato en Komunejo
Kato en Komuneja kategorio
Kato en Vikivortaro

Kato (latine Felis silvestris catus, iam ankaŭ: Felis catus) estas jam de inter 3.500 kaj 8.000 jaroj hejma besto. De siaj antaŭuloj ĝi heredis eminentan aŭd- kaj vidkapablon, kaj korpon perfekte akomoditan por ĉasado.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Laŭ mi ĉiuj katoj estas sovaĝaj. Ili nur afektas malsovaĝon se ili povas gajni subtason de lakto el tio. » « I think all cats are wild. They only act tame if there's a saucer of milk in it for them. »
— Douglas Adams, Last Chance to See
Citaĵo
« Se oni provus dispecigi katon por observi kiel ĝi funkcias, la unua afero, kiu rezultus, estus nefunkcianta kato. » « If you try and take a cat apart to see how it works, the first thing you have on your hands is a non-working cat. »
— Douglas Adams, atribuita en eŭlogio por li fare de Richard Dawkins
Citaĵo
« Katoj ne havas amikojn. Ili havas kunkonspirantojn. » « Cats don't have friends. They have co-conspirators. »
— Darby Conley, Get Fuzzy, bildstrio el la 31-an de majo 2015].
Citaĵo
« Verkistoj ŝatas katojn pro tio, ke ili estas tiom kvietaj, amindaj, saĝaj kreitaĵoj, kaj katoj ŝatas verkistojn pro la sama kialo. » « Authors like cats because they are such quiet, lovable, wise creatures, and cats like authors for the same reasons. »
— Robertson Davies, mehitabel
Citaĵo
« La katido havas luksan, boheman, nepuritanan naturon. Ĝi manĝas ses manĝojn ĉiutage, furioze ludas kun musforma ludilo kaj pecon de ŝnuro, kaj subite profunde ekdormas kiam ajn la eksento okazas al ĝi. Ĝi neniam sentas la bezonon fari ion ajn por pravigi sian ekziston; ĝi ne volas esti Bona Civitano; ĝi neniam aŭdis pri Servado. Ĝi scias, ke ĝi estas bela kaj rava, kaj ĝi konsideras tion sufiĉa kontribuaĵo al la ĝenerala bono. Kaj kontraŭ siaj beleco kaj ĉarmo ĝi atendas fiŝojn, viandon, kaj legomojn, komfortan liton, seĝon apud la fajrujo, kaj senĉesan karesadon. » « The kitten has a luxurious, Bohemian, unpuritanical nature. It eats six meals a day, plays furiously with a toy mouse and a piece of rope, and suddenly falls into a deep sleep whenever the fit takes it. It never feels the necessity to do anything to justify its existence; it does not want to be a Good Citizen; it has never heard of Service. It knows that it is beautiful and delightful, and it considers that a sufficient contribution to the general good. And in return for its beauty and charm it expects fish, meat, and vegetables, a comfortable bed, a chair by the grate fire, and endless petting. »
— Robertson Davies, The Diary of Samuel Marchbanks
Citaĵo
« Kiel ni kondutas al katoj ĉi tie sube determinas nian statuson en la ĉielo» « How we behave toward cats here below determines our status in heaven. »
— Robert A. Heinlein, To Sail Beyond the Sunset
Citaĵo
« Oni posedas hundon — li estas kun oni kiel sklavo kaj subulo, ĉar oni volas ke li estu tie. Sed oni gastas katon — li ornamas onian fajrujon kiel gaston, kunloĝanton, kaj egalulon, ĉar li volas esti tie. Ne estas komplimento esti la stulte adorata mastro de hundo, kies instinkto estas adori, sed estas tre aparta tributo elektiĝi kiel la amiko kaj konfidulo de kato. » « We own a dog — he is with us as a slave and inferior because we wish him to be. But we entertain a cat — he adorns our hearth as a guest, fellow-lodger, and equal because he wishes to be there. It is no compliment to be the stupidly idolised master of a dog whose instinct it is to idolise, but it is a very distinct tribute to be chosen as the friend and confidant of a cat. »
— H. P. Lovecraft, "Cats and Dogs"
Citaĵo
« En la antikva epoko, oni adoris katojn kiel diojn; ili ne forgesis tion. » « In ancient times, cats were worshipped as gods; they have not forgotten this. »
— atribuita al Terry Pratchett
Citaĵo
« Mi multe studis la filozofojn kaj la katojn. La saĝeco de la katoj estas senfine supera. » « J'ai beaucoup étudié les philosophes et les chats. La sagesse des chats est infiniment supérieure. »
— Hippolyte Taine, Vie et opinions philosophiques d'un chat
Citaĵo
« Se la bestoj povus paroli, la hundo estus fuŝa parolemulo; sed la kato havus la raran gracion neniam diri eĉ vorton troan. » « If animals could speak, the dog would be a blundering outspoken fellow; but the cat would have the rare grace of never saying a word too much. »
— Mark Twain

El la Zamenhofa proverbaro[1][redakti]

Citaĵo
« Danci kiel kato ĉirkaŭ poto. »
Citaĵo
« En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj. »
Citaĵo
« Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos. »
Citaĵo
« Kiam kato promenas, la musoj festenas. »
Citaĵo
« Kontentigi la katon kaj kune la raton. »
Citaĵo
« Muso la katon ĉiam ofendis. »
Citaĵo
« Ne venas rato mem al kato. »
Citaĵo
« Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon. »
Citaĵo
« Renkontiĝis la kato kun sentima rato. »
Citaĵo
« Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis. »
Citaĵo
« Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas. »
Citaĵo
« Tro saltas la rato -- ĝin kaptas la kato. »
Citaĵo
« Vivi kun iu kiel hundo kun kato. »
Citaĵo
« Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas. »

Referencoj