Epikuro

El Vikicitaro
Iri al: navigado, serĉi
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
  • Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem

Letero al Menekeo[redakti]

tradukis Nicola Ruggiero

Menekeo,

122 neniam oni estas tro juna aŭ tro maljuna por la kono de la feliĉo. Je ajna aĝo estas bele zorgi pri la bonfarto de nia animo.

Kiu insiste asertas, ke ankoraŭ ne alvenis la momento por sin dediĉi al la kono de ĝi, aŭ ke estas tro malfrue, estus kiel se tiu homo dirus, ke ne estas ankoraŭ la momento esti feliĉa, aŭ ke jam pasis la aĝo por ĝi. Nu, kaj junaĝe kaj maljunaĝe estas justa nia sindediĉo por koni la feliĉon. Tio, por ke ni sentu nin ĉiam junaj kiam ni estos abunde aĝaj pro la dankema memoro de la feliĉo kiun ni havis pasintece, kaj kiam ni estas junaj, fortikigitaj en ĝi, por ke ni pretiĝu ne timi la estontecon.

Ni klopodu koni, do, tion kio faras la feliĉon, ĉar kiam ĝi ĉeestas, ni havas ĉion, alikaze, ni faru ĉion por ĝin havi.

123 Praktiku kaj pripensu tion kion mi ĉiam rekomendis: tio estas fundamenta por feliĉa vivo. Antaŭ ĉio, konsideru la dian esencon materio eterna kaj feliĉa, kiel korekte konsilas la nocio pri dieco kiu estas en ni kunnaskita. Ne atribuu al la dio ion kio estas diversa de ĉiam-vivanto aŭ kontraŭa al ĉio kio estas feliĉa, vidu en ĝi la eterna stato kunigita al la feliĉo.
La dioj ekzistas, tio evidentas al ĉiuj, sed ili ne estas kiel opinias la komunaj homoj, kiuj emas perfidi ĉiam la nocion kunnaskitan kiun ili havas pri ĝi.
Pro tio, ne estas malreligia tiu kiu refuzas la popolan religion, sed tiu kiu atribuas la juĝojn de la popolo al la dioj. 124 Ĉar la juĝoj de la popolo ne estas pranocioj, sed trompemaj supozoj. El tio, oni atribuas al la dioj la plej grandaj damaĝoj kaj avantaĝoj. Ili, verdire, dediĉante sin al siaj propraj virtoj, akceptas siajn similajn, taksante fremda ĉion kio ne estas tia.
Alkutimiĝu pensi, ke la morto por ni estas nenio: ĉar ĉiu bona kaj ĉiu malbona afero kuŝas en la ebleco ĝin senti: sed la morto estas perdo de sento. Pro tio, la ĝusta kono laŭ kio la morto por ni estas nenio iĝas plaĉa la scio, ke la vivo estas mortala, ne ĉar tio plilongigas ĝin ĝis nedifinita tempo, sed ĉar tio ĝin liberigas el la deziro pri senmorteco.

Ĉefaj Maksimoj de Epikuro[redakti]

tradukis Nicola Ruggiero 139

  1. Tiu, kiu estas beata kaj nemortema, ne havas nek havigas al aliaj homoj penojn; tiele, tiu ne estas facile koleriĝema kaj indulgema. Tiuj ĉi aferoj estas tipaj de feblulo.
  2. Nenio estas por ni la morto; ĉar ĉio, kio estas dissolvita, estas nesensiva, kaj tio, kio estas nesensiva, estas nenio por ni.
  3. La plejalta pinto de la plezuroj estas la depreno de ĉiu doloro. Kaj ĉie ajn estas plezuro, kaj dum la tuta tempo en kiu ĝi daŭras estas nek doloro korpo nek spirita nek ambaŭa.
  4. La korpa doloro ne daŭras, sed maksimume ĝi restas la minimuman tempon, kaj tio kio apenaŭ superas la korpan plezuron ne daŭras multajn tagojn; male, la longdaŭraj malsanoj donas al la korpo pli plezuron ol doloron.
  5. Oni ne povas vivi feliĉe se oni ne travivas vivon saĝan, belan kaj justan, nek travivi vivon saĝan, belan kaj justan sen vivi feliĉe. Tiu, al kiu mankas tion, ne povas vivi feliĉa.