Taleso el Mileto

El Vikicitaro
Taleso el Mileto
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Taleso el Mileto (Antikva greka lingvo: Θαλῆς, Thales), la patro de filozofio, naskiĝis en la ionia greka urbo de Mileto, en Ionio, ĉirkaŭ la jaro 640 a.K. Li tre interesiĝis pri matematiko, geometrio, astronomio, politiko, kaj komerco. Li prognozis precize sunan eklipson la 28-an de majo, 585 a.K.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Estas nenio tiel malfacila kiel koni vin mem. »
Citaĵo
« La tempo estas la plej saĝa el ĉiuj aferoj; ĉar ĝi lumigas ĉion. » « Σοφώτατον χρόνο • ἀνευρίσκει γὰρ πάντα. »
Citaĵo
« Evitu fari tion pri kio vi kulpigus aliajn. » « Ἐὰν ἃ τοῖς ἄλλοις ἐπιτιμῶμεν, αὐτοὶ μὴ δρῶμεν »
Citaĵo
« Konu vin mem.
  • Variaĵo: La plej malfacila afero en la vivo estas koni vin mem. »
 « Γνῶθι σαυτόν »
Citaĵo
« Espero estas la sola bono komuna al ĉiuj homoj; tiuj, kiuj havas nenion alian, ankoraŭ posedas esperon. »

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« La instruisto Taleso produktis la unuajn geometristojn, same kiel la pensulo Taleso fondis la unuan geometrion inda je tiu nomo»
— Tobias Dantzig
Citaĵo
« Taleso, iniciatinto de tiu tipo de filozofio, diras ke la principo estas la akvo (pro tio li asertas ke ankaŭ la tero flosas sur la akvo) certe konviktiĝinte ekde la konstato ke la nutraĵo de ĉio estas malseka kaj ke eĉ la la vermo generiĝas de malsekaĵo kaj vivas en malsekaĵo. Nu, tio laŭ kio ĉio sin generas estas, ekzakte, la principo de ĉio. Li estas konvikita de tiu ĉi fakto kaj de la fakto ke la semoj de ĉiuj aferoj havas malsekan naturon, kaj la akvo estas la principo de la naturo de la malsekaj aferoj. »
— Aristotelo

Vidu ankaŭ[redakti]

Malnovaj grekaj filozofiaj skoloj
Antaŭsokrata AnaksagoroAnaksimandroDemokritoEmpedoclesHeraklitoProtagoro de AbderoPitagoroTaleso de Mileto
Sokrata AristoteloDiogeno la CinikaPlatonoSokrato
Helena Apolonio de TianoEpiktetoEpikuroLukrecioZenono el Kitiono