Starado

El Vikicitaro
(Alidirektita el Staranto)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Starado
Starado
Starado
Aliaj projektoj
Starado en Vikipedio
Starado en Komuneja kategorio
Starado en Vikivortaro

Starado estas daŭra pozicio de iu aŭ io staranta, do restanta senmova vertikale sur la piedojgenuoj.

Citaĵo
« [pri la arbaro] …ĝi iĝis simbolo de la armeo — la armeo staranta, kiu ekkuros ĉe neniuj kondiĉoj, kiu falos ĝis la lasta homo sen cedi eĉ spanon de la tero»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La staranta fieras pro tio ke li estas libera kaj ne bezonas apogon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Starado estas la centra pozicio, el kiu oni povas sen ĉiaj sekvaj agoj okupi la alian pozicion aŭ ekmoviĝi. Kutime la staranton oni perceptas kiel streĉitan, eĉ se efektive li tute ne planas agi, povas esti li entute en sekva momento enlitiĝos. La staranton oni ĉiam supertaksas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« En landoj, kie estas aprezata memstareco de la persono, kie oni konscie ĝin formas kaj substrekas, oni staras pli ofte kaj longe. La manĝejoj kie oni manĝas kaj drinkas stare estas speciale popularaj ekzemple en Anglio. La gasto povas foriri en iu ajn momento kaj sen ajnaj klopodoj. Li forlasos la aliajn facile kaj nerimarkite. Do li sentas sin oble pli libera ol se li devus komence stariĝi de ĉe la tablo. Stariĝon necesas trakti kiel deklaron de siaj intencoj, kio jam limigas la liberecon. Eĉ en privata konversacio la angloj preferas stari. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Avantaĝo de la sidado konsistas nome en ĝia daŭreco. Se de la staranto oni atendas ion ajn kaj estimon instigas nome lia preteco agi, vigleco kaj movebleco, do de la sidanto oni atendas ke li sidos plu. La farata de li premo fortigas lian reputacion kaj ju pli longe li plenumas tiun ĉi premon, des pli fortika ĝi estas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]