Socia adaptiĝo

El Vikicitaro
Socia adaptiĝo
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio

Socia adaptiĝo estas procezo de aktiva konformiĝo de individuo al kondiĉoj de socia medio; speco de interago de individuo kun socia medio.

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Necesas distingi la “statikan” kaj “dinamikan” adaptiĝon. La statika ni nomas tiun adaptiĝon, ĉe kiu karaktero de la homo restas senŝanĝa kaj nur manifestiĝas iuj novaj kutimoj, ekzemple transiro de la ĉina manĝmaniero per bastonetoj al la eŭropa — per forko kaj tranĉilo… Ekzemplo de la dinamika adaptiĝo povas esti kiam infano subiĝas al severa, rigora patro; li tro timas la patron por konduti alie kaj iĝas “obeema”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Ĉiu neŭrozo estas ekzemplo de tia dinamika adaptiĝo al tiaj kondiĉoj, kiuj estas por individuo senraciaj — speciale en frua infanaĝo — kaj ĝenerale dirite malbonaj por kresko kaj evoluo de infano»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Observado montras, ke esencon de ĉiu neŭrozo — same kiel de normala evoluo — konsistigas lukto por libereco kaj sendependeco. Por multaj normalaj homoj tiu lukto jam estas malantaŭe; oferinte sian personecon, ili iĝis bone adaptitaj kaj estas konsiderataj normalaj. La neŭrozulo estas homo, plu rezistanta al kompleta subiĝo, sed samtempe ligita al la figuro de “magia helpanto”, kiun ajn formon “li” ne akirus. La neŭrozon oni ĉiam povas kompreni kiel provon — malsukcesan provon — solvi la konflikton inter nesuperebla interna dependeco kaj strebo al libereco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Nocio de socia karaktero estas ŝlosila por kompreno de la sociaj procezoj. Karaktero — en dinamika senco de la analitika psikologio — estas specifa formo de la homa energio, aperanta dum procezo de dinamika adaptiĝo de homaj bezonoj al certa vivmaniero en certa socio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …adaptiĝante al sociaj kondiĉoj, homo evoluigas en si tiujn karakterajn trajtojn, kiuj instigas lin deziri agi nome tiel, kiel li devas agi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Vidu ankaŭ[redakti]