Olympe de Gouges

El Vikicitaro
Olympe de Gouges
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Marie Gouze, t.n. Marie-Olympe de Gouges, naskiĝis en Montauban la 7-an de majo 1748, estis mortigita per gilotino en Parizo la 3-an de novembro 1793. Ŝi estis franca verkistino, politikistino kaj polemikistino.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ĉiam interesis min la speco de nigruloj pro sia kompatinda sorto. Tiuj, kiujn mi povis pridemandi, neniam kapablis satigi mian scivolemon nek mian racion. Ili nomis tiujn homojn kruduloj, estaĵoj malbenitaj de la Ĉielo; tamen pliaĝiĝante mi klare vidis, ke nur perforto kaj antaŭjuĝo kondamnis ilin al tiu abomena sklaveco, ke naturo tute ne respondecas prie, ke ĉion estigis la maljusta kaj potenca intereso de blankoj. »
Citaĵo
« Ino rajtas supreniri sur la eŝafodon; sekve ŝi nepre rajtas supreniri al la tribuno. »
Citaĵo
« Sango, eĉ de kulpuloj, kruele kaj abunde verŝita, eterne makuladas revoluciojn»
Citaĵo
« Idoj de la patrio, vi venĝu mian morton.
  • Ŝia ekkrio antaŭ ol la falo de la hakilo »
Citaĵo
« Inoj, ĉu ne ja estus tempo por revolucii ankaŭ inter ni? Ĉu estos inoj eterne izolitaj unuj la aliajn, neniam unuiĝontaj kun la tuta socio, krom klaĉante pri sia sekso kaj kompatigante la alian? »
— Lettre au Roi, lettre à la reine, Parizo, 1792, paĝo 8