« Malgraŭ skeptikismo de Cyrus Vance, en julio 1980 Jimmy Carter subskribis prezidentan direktivon “Politiko de uzado de la nukleaj armiloj”, en kiu estis ŝanĝita koncepto de uzado de la nukleaj armiloj kaj kreskis nombro de la celoj de ilia uzado kompare al politiko de administracio de Richard Nixon (de 25 000 ĝis 40 000 potencialaj celoj). »
« [pri okazaĵo la 19-an de novembro 1979] Inter miaj devoj estis konsulti la prezidanton rilate decidon pri respondo al nuklea atako kontraŭ Usono. Odom vekis min je la tria nokte, mi levis la aŭdparolilon kaj ekaŭdis: “Pardonon, sinjoro. Oni preparas nuklean atakon kontraŭ ni”. Kompreneble post tia deklaro tuj malaperas la tuta dormo. “Raportu detalojn” diris mi kaj li respondis: “Antaŭ tridek sekundoj Sovetunio lanĉis direkte al Usono 200 misilojn”. Laŭ reguloj mi devis dum du minutoj konfirmi tiun sciigon, kaj poste mi havis pliajn kvar minutojn por veki la prezidanton, revizii ĉiujn variantojn dum la tiel nomata “futbalo”, ricevi decidon de la prezidanto kaj poste ordoni la respondan atakon. Do mi diris al li: “Voku kiam vi rekontrolos la informon”… En tiu munito mi estis tute trankvila. Mi sciis ke post 28 minutoj ĉiuj povus perei — mia edzino, infanoj, ĉiuj aliaj. Tiukaze al mi restis nur garantii ke en la transa mondo ni havos grandan kompanion. Do mi diris: “Plenumu ĉiujn procedurojn de la Strategia Aviada Komandejo por preparado de lanĉo”. Poste mi atendis la konfirmon. Pasis minuto kaj restis ricevi unu plian respondon. Tiam denove telefonis Bill kaj diris: “Nuligo. Tio estis malĝustaj registraĵoj. Lanĉo ne okazis”. Mi memoras kiel mi diris al li: “Ne forgesu ordoni nuligon al la Strategia Aviada Komandejo”. »