Julio Baghy

El Vikicitaro
Julio Baghy
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro

Julio BAGHY, originale BAGHY Gyula (pseŭdonime Jobo kaj Paĉjo; naskiĝis la 13-an de januaro 1891 en Szeged; mortis la 18-an de marto 1967 en Budapeŝto) estis verkisto kaj aktoro.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Esti esperantisto signifas ne nuran lingvoscion. Ĝi estas destino. Misio. Sopiro al pli bona mondo.
Vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas, kaj li estas esperantisto antaŭ ol li lernas la lingvon.
 »
— Julio Baghy
Citaĵo
« Vi ambaŭ estas por mi kvazaŭ junaj gefratoj kaj novaj talentplenaj samlandanoj en Esperantujo. »
— Julio BAGHY pri Ŝtefo Urban kaj Eli Urbanová, en la romano 'Hetajro dancas', paĝo 122
Citaĵo
« ...la lernado konsole distras nur tiun, kiu ne sole la tempon volas peli per ĝi. »
— Per la voĉo de la rolulino Tamara, el la libro 'Hura! Ne romano, nur grimaco.', paĝo 131, 2-a eldono, 1986, Hungara Esperanto-Asocio
Citaĵo
« ...la homa vivo mem estas de naskiĝo tro riska»
— Per la voĉo de la rolulo Krak, el la libro 'Hura! Ne romano, nur grimaco.', paĝo 273
Citaĵo
« Por atingi novajn bastionojn de la progreso, por krei racian mondon estas nepre necese forpuŝi de ni la malnovajn rimedojn, kiuj nur ŝanĝas la nomon de la stato, sed neniam ŝanĝas ĝian kernon. Perforto alvokas perforton, atako kontraŭstaron, sangverŝo porĉiaman venĝemon. [...] Metu sur la altaron la Homon mem kiel la plej altan celon de la tera vivo kaj tiam la homaro faros la unuan paŝon sur la vojo de la racio. Prediku kaj pruvu, ke ne ekzistas pli granda valoro sur la tero ol la Homo mem kaj servi ties evoluon estas la celo de la tuta homaro kaj fari pekon kontraŭ la homo estas la plej hontinda refalo al la nivelo de la prahomo. Ne estas klasoj, sed sole homoj pli malpli maturaj kaj talentaj; ne ekzistas ekspluatantoj kaj ekspluatatoj, sed vivas kune prizorgantoj kaj prizorgatoj. La nacioj estas egalrajtaj fratpopoloj, laborantaj por la komuna kulturo de la homaro. Ne kontinentoj kun diversaj interesoj ekzistas, sed nur la Tero kun sama intereso. »
— Per la voĉo de la rolulino Tamara, el la libro 'Hura! Ne romano, nur grimaco.', paĝo 350

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Baghy, karese nomata Paĉjo, esprimis sentojn, kiuj dekomence estis karaj al la esperantistoj... Li evitis ligi sin al konataj politikaj-ideologiaj pozicioj kaj tiamaniere helpis al la meza nepolitikema esperantisto identigi sin kun lia idealo de homa frateco. »
— Ulrich Lins

Aliaj projektoj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
Trovu «Julio Baghy» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Verkoj[redakti]