Patrujo aŭ Patrio (de la latina patrĭa) kutime temas pri la naskolando (aŭ adoptita) al kiu la homo sentas sin ligita pro kulturaj, historiaj, sentimentaj aŭ aliaj kialoj. Patrio ankaŭ estas la naskolando de la gepatroj de persono kiu estas ligita al ĝi eĉ se tiu persono ne naskiĝis en ĝi.
« Mi konscias, ke patrujo por ĉiu homo devas esti tiu regno en kiu li naskiĝis kaj konstante loĝas. Sed se pro mia elmigro aŭ pro ŝanĝigo de la politika landkarto mi havas la malfeliĉon ne loĝi plu en tiu regno, en kiu mi naskiĝis, aŭ se en mia regno ne ĉiuj regnanoj estas rigardataj kiel absolute egalrajtaj filoj de la patrujo kaj la vorto "patrujo" havas sencon gente-ŝovinisman, tiam mi kiom eble evitas tiun vorton kaj uzas anstataŭ ĝi la pli precizajn nomojn "hejma urbo","hejma provinco", "hejma regno" por la lokoj, en kiuj mi estas konstanta, fikshejma loĝanto, kaj "naskiĝa urbo","naskiĝa provinco", "naskiĝa regno" por la lokoj en kiuj mi naskiĝis." »