Ekstravertiteco — introvertiteco

El Vikicitaro
Ekstravertiteco — introvertiteco
Aliaj projektoj
Ekstravertiteco — introvertiteco en Vikipedio

Introvertiteco kaj ekstravertiteco estas rezervita, singarda kaj silenta konduto, dum la malo, nome ekstravertiteco estas socia, aventura kaj parolema konduto.

Citaĵoj[redakti]

Carl Gustav Jung[redakti]

Citaĵo
« …al ĉiu homo propras ambaŭ mekanismoj, de ekstravertiteco kaj introvertiteco, kaj nur relativa supereco de tiu aŭ alia difinas la tipon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Sin apogante sur sperton, mi nomis la ĉefaj psikologiaj funkcioj: …pensadon, senton, senson kaj intuicion… Do mi distingas la pensan, sentan, sensan kaj intuician tipojn. Ĉiuj el tiuj tipoj krome povas esti introverta aŭ ekstraverta… »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« …la plej ofte formo de neŭrozo ĉe la ekstraverta tipo estas histerio»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« La plej frua signo de ekstravertiteco de infano estas lia rapida adaptiĝemo al la ĉirkaŭa medio kaj tiu nekutima atento, kiun li donas al la objektoj, speciale al tiuj efikoj, kiujn li faras al ili. Timo antaŭ la objektoj estas minimuma — la infano vivas kaj translokiĝas inter ili kun certeco. Lia kapablo al kompreno estas rapida, sed ne ekzakta kaj nek akurata. Evoluas li pli rapide ol la introverta infano, ĉar li estas malpli reflekta kaj kutime sentima… Li ŝatas plenumi siajn iniciatojn ĝis ekstremo, li emas al risko. Ĉio nekonata kaj nesciata por li estas tento»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« …unu el plej fruaj signoj de introvertiteco ĉe la infano estas reflekta pensema maniero de lia konduto, markita je sinĝeno kaj eĉ timo antaŭ la nekonataj objektoj. Tre frue aperas tendenco postuli siajn rajtojn pri konataj objektoj kaj provi ekposedi kaj regi ilin… La infano deziras ĉion fari propravoje kaj ĉe neniuj kondiĉoj subiĝos al regulo, kiun li ne povas kompreni. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« …neniam povas esti pura tipo en tiu senco, ke en ĝi regus sole unu mekanismo ĉe kompleta atrofio de alia. La tipa konstitucio estas nur relativa supereco de iu mekanismo. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj