Danco estas ago danci, do ritme movi la membrojn, ordinare kun akompano de muziko, sola aŭ kun unu aŭ pluraj kunul(in)oj.
« [pri indiĝena danco] Ju malpli da dancantoj, des pli altas movimento kaj pli laŭtas frapoj. Ju pli forte ili stamfas, des pli granda ŝajnas ilia nombro. Ĉiujn ĉirkaŭe la danco influas kun altira forto, ne malfortiĝanta la tutan tempon dum ĝi daŭras. Kiu loĝas je distanco de ĝia aŭdeblo, tiu aliĝas al la dancantoj. Estus nature, se de ĉiuj flankoj alfluus pli kaj pli da novaj homoj. Sed ĉar tre baldaŭ ĉirkaŭe restas neniu, la dancantoj devas ŝajnigi kreskon kvazaŭ per si mem, per sia propra limigita nombro. Ili stamfas tiel, kvazaŭ ilia nombro kreskas pli kaj pli. La ekscitiĝo kreskas kaj baldaŭ transformiĝas je furiozo… Je la plej supra ŝtupo de la ekscitiĝo ili efektive sentas sin unu tuto kaj venkas ilin nur fizika laciĝo. »
« [pri indiĝena danco] Ĉeno da homoj, irantaj anservice, bildigas vagadon… Rotaciado au moviĝado laŭ cirklo en la danco reprezentas fortikaĵon, starigatan por defendo de tio, kio okazas interne de la cirklo. La okaznta interne apartiĝas de ĉio fremda, kio troviĝas ekstere. »
« En Svisio oni edukis laŭ la principo: labori, labori, labori. Vi estas homo valora nur se vi laboras. Tio estas fundamente malvera. Duonvivi, duondanci. Tio estas la ĝusta miksaĵo! Mi mem dancis kaj ludis nesufiĉe. »