Tigran Petrosjan

El Vikicitaro
Tigran Petrosjan
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Tigran Vartani PETROSJAN (armene: Տիգրան Վարդանի Պետրոսյան) (n. la 17-an de junio 1929 - m. la 13-an de aŭgusto 1984) estis soveta ŝakludanto, monda ĉampiono de 1963 ĝis 1969.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ŝako estas ludo laŭ sia formo, arto laŭ ĝia enhavo kaj scienco laŭ la malfacileco lerni ĝin. Ŝako povas transdoni tiom da feliĉo kiom bona libro aŭ muzika verko povas. »
Citaĵo
« Ili diras, ke miaj ŝakludoj devas esti pli interesaj. Mi povus esti pli interesa - kaj ankaŭ perdi. »
Citaĵo
« Multe, tro multe en ŝako dependas ne nur de la kapablo ludi, sed ankaŭ de karaktero»
Citaĵo
« Bonan manĝon oni povas manĝi dufoje. »
Citaĵo
« Ŝako malriĉiĝus, se oni forĵetus defendan lertecon. Vera artaĵo en ŝako estas kreita nur kiam vera defendo kontraŭas atakon»
Citaĵo
« Ĝenerale mi pensas, ke en ŝako ĉio baziĝas sur taktikoj. Se strategio estas bulo el marmoro, tiam taktiko estas ĉizilo, kiun majstro uzas por krei ŝakarton. »
Citaĵo
« Mi estas profunde konvinkita, ke en ŝako, kvankam ĝi restas ludo, estas nenio hazarda»

Pri li[redakti]

Citaĵo
« En tiuj jaroj estis pli facile gajni la sovetian ĉampionumon ol ludo kontraŭ la "Fera Tigran" »
— Garri Kasparov
Citaĵo
« Petrosian avantaĝas, ke liaj kontraŭuloj neniam scias, kiam li subite ludos kiel Miĥail Tal. »
— Boris Spasskij

Vidu ankaŭ[redakti]