|teksto = Se celo de [[terorismo]] estas malstabiligi la mondordon per siaj propraj fortoj en rekta konfrontiĝo, ĝi estas absurda: proporcioj de la fortoj estas tro malegalaj. Krome, tiu ĉi mondordo jam estas loko de tioma malordo kaj de tioma malreguligo, ke mankas neceso fortigi tiujn tendencojn. Kiel oni vidas nun ĉie, plia fortigo de malordo kaŭzas nur fortigon de [[Polico|polica]] kontrolado kaj de la fortoj de [[Socio|socia]] [[sekureco]]. Sed eble nome tio estas revo de la teroristo — la revo pri senmorta malamiko. Ja se malamiko ne ekzistas, lia ekstermado iĝas malfacila.
|teksto = Se celo de [[terorismo]] estas malstabiligi la mondordon per siaj propraj fortoj en rekta konfrontiĝo, ĝi estas absurda: proporcioj de la fortoj estas tro malegalaj. Krome, tiu ĉi mondordo jam estas loko de tioma malordo kaj de tioma malreguligo, ke mankas neceso fortigi tiujn tendencojn. Kiel oni vidas nun ĉie, plia fortigo de malordo kaŭzas nur fortigon de [[Polico|polica]] kontrolado kaj de la fortoj de [[Socio|publika]] [[sekureco]]. Sed eble nome tio estas revo de la teroristo — la revo pri senmorta malamiko. Ja se malamiko ne ekzistas, lia ekstermado iĝas malfacila.
Malamiko estas persono, de kiu oni estas malamata, aŭ kiun oni malamas, aŭ tiu, kiu partoprenas militon kontraŭ iu, aŭ tiu, kiu kontraŭas, oponas al io.
« La usonanoj ja pro siaspeca egocentrisma altanimeco aŭ stulteco povas lukti kontraŭ malamiko, nur imaginte lin simila al si mem. Ili estas samtempe kaj la misiistoj, kaj la novkonvertitoj je sia propra vivmaniero, kiun ili triumfe projekcias sur la mondon. Ili ne kapablas imagi la Aliulon kaj sekve militi kontraŭ li persone. Tio kontraŭ kio ili militas, estas alieco de tiu la Aliulo kaj tio, al kio ili strebas estas redukto de tiu ĉi alieco, konvertado je sia kredo kaj se tio ne eblas — ekstremo (kiel kaze de la indianoj). »
« Jen la israelanoj estas ne tiom skrupulemaj. Ili rigardas la Aliulon en lia tute nekaŝita malamikeco, sen iluzioj kaj duboj. La Aliulon, la arabon, ne eblas konverti, lia alieco estas nekorektebla, oni ne povas lin ŝanĝi, oni povas lin nur bridi kaj konkeri. Ĉe tio ili tamen agnoskas la Aliulon, kvankam ne komprenas lin. La usonanoj ne nur ne komprenas, sed ankaŭ ne agnoskas. »
« Nome tiel ni atingis nerealecon de la milito, kiam tro evoluiĝinta teknologiapovo supertaksas realan povon de la malamiko, kiun ĝi eĉ ne deziras ekvidi. »
« Se celo de terorismo estas malstabiligi la mondordon per siaj propraj fortoj en rekta konfrontiĝo, ĝi estas absurda: proporcioj de la fortoj estas tro malegalaj. Krome, tiu ĉi mondordo jam estas loko de tioma malordo kaj de tioma malreguligo, ke mankas neceso fortigi tiujn tendencojn. Kiel oni vidas nun ĉie, plia fortigo de malordo kaŭzas nur fortigon de polica kontrolado kaj de la fortoj de publikasekureco. Sed eble nome tio estas revo de la teroristo — la revo pri senmorta malamiko. Ja se malamiko ne ekzistas, lia ekstermado iĝas malfacila. »
« ...ĉiuj okcidentajdemokratioj havas oble pli da ŝancoj dum ili teniĝas for de la militoj, kiuj ĉiam tentis ilin per ebleco ekkredi je eksteraj malamikoj kaj je la neceso de interna paco. »
« Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo, Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li. »
« בִּרְצ֣וֹת ה' דַּרְכֵי־אִ֑ישׁ גַּם־א֜וֹיְבָ֗יו יַשְׁלִ֥ם אִתּֽוֹ »
— La sentencoj de Salomono, 16:7
« Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu; Ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron. »