Nerva sistemo

El Vikicitaro
Nerva sistemo
Nerva sistemo
Nerva sistemo
Aliaj projektoj
Nerva sistemo en Vikipedio
Nerva sistemo en Komuneja kategorio

Nerva sistemo konsistas el la cerbo, la spina kordo, la neŭronoj (nervaj ĉeloj), ganglioj kaj la nervaj fibroj. Ili etendiĝas tra la tuta korpo.

Citaĵo
« Terapio, ĉu fizika aŭ sociala estas kontraŭincitilo, helpanta konservi ekvilibron de fizikaj organoj, kiu protektas la centran nervan sistemon. Se ĝuo servas kiel kontraŭincitilo (ekzemple sporto, amuziĝoalkoholo), do komforto estas ekskludo de incitiloj. Ĝuo kaj komforto estas efektive strategioj de subtenado de ekvilibro en la centra nerva sistemo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Milita ŝoko, kaŭzata de neeltenebla bruo de batalado, estis adaptita en stomatologio kaj uzata en ilo, konata kiel aŭdako. Paciento surprenas kapaŭskultilojn kaj turnas sonregulilon, altigante nivelon de bruo ĝis li ne plu sentos doloron, kaŭzatan de dentoborilo… ja responde al specialiĝinta incitado, la centra nerva sistemo reagas per kompleta ŝtoniĝo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Kiam nia centra nerva sistemo larĝiĝas kaj iĝas atakata, ni devas ŝtonigi ĝin, ĉar alikaze ni mortus. Do la epoko de anksio kaj elektriloj estas ankaŭ la epoko de nekonscio kaj apatio»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]