Mongolaj invadoj kaj konkeroj

El Vikicitaro
Mongolaj invadoj kaj konkeroj
Mongolaj invadoj kaj konkeroj
Mongolaj invadoj kaj konkeroj
Aliaj projektoj
Mongolaj invadoj kaj konkeroj en Vikipedio
Mongolaj invadoj kaj konkeroj en Komunejo
Mongolaj invadoj kaj konkeroj en Komuneja kategorio

Mongolaj invadoj kaj konkeroj okazis en la 13-a jarcento dum formado de la Mongola imperio.

Citaĵo
« [pri la mongoloj-invadintoj] La vera arto de tiuj ĉi rajdistoj, se paroli pri iliaj militlertecoj, konsistis en tio, ke ili sukcesis dresi grandegan amason de la plenumantoj, al kiuj ili senŝanceliĝe transdonadis la ricevatajn desupre ordonojn»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Tiun ĉi disciplinon la mongoloj, aŭ tataroj kiel oni precipe nomis ilin, eltenis facile, ĉar parto de ilia popolo, sur kiun kuŝiĝis la ĉefa ŝarĝo estis la ĉevaloj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la mongoloj-invadintoj] Ili mortigas la homojn kiel bestojn. La mortigo estas ilia tria naturo, same kiel rajdado estas la dua. Ili mortigas la homojn same kiel bestojn dum pelĉasado. Se ili ne militas, do ili ĉasas; la ĉasadoj estas iliaj manovroj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kio okazus al la okcidenta mondo se Rusio ne haltigus kaj nek absorbus la mongolan invadon? Dum pli ol du jarcentoj da humiligado kaj mallibero ĝi estis forstrekita el la historio, dum en la Okcidento popoloj ĝuis luksaĵon de internaj kvereloj. Se ĝi povus evolui senobstakle, ĝi iĝus la ŝtatego de la unua rango jam komence de la Nova Epoko; en la 16-a aŭ la 17-a jarcentoj ĝi povus iĝi tio, kio ĝi iĝis nun. Sed kio pri la Okcidento? Eble ĝi hodiaŭ estus ortodoksa kaj en Romo anstataŭ la Sankta Seĝo sidus la Sankta Sinodo. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]