Saltu al enhavo

Maldankemo

El Vikicitaro

Maldankemo estas forgeso aŭ malestimo de la ricevitaj donitaĵoj.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La Tero produktas nenion pli malbonan ol sendanka viro. » « Nil homine terra pejus ingrato creat. »
— Aŭsonio, Epigramoj
Citaĵo
« La maldankemo venas, eble, pro la nekapablo repagi»
— Honoré de Balzac
Citaĵo
« Homa maldankemo havas neniujn limojn» « La ingratitud humana no tiene límites. »
— Gabriel García Márquez
Citaĵo
« Homoj, kiuj mordas la manon, kiu nutras ilin, kutime lekas la boton, kiu piedbatas ilin. »
— Eric Hoffer
Citaĵo
« Mi havas tri danĝerajn hundojn: maldankemo, fiereco kaj envio. Kiam ili mordas, ili lasas profundan vundon. »
— Marteno Lutero
Citaĵo
« Helpi sendankemulon samas al parfumi mortinton»
— Plutarko
Citaĵo
« La sendankemulo skribas bonon sur akvo kaj malbonon sur ŝtonon»
— Lope de Vega

Vidu ankaŭ

[redakti]