Karel PÍČ (naskiĝis la 6-an de decembro 1920 en Litomyšl; mortis la 15-an de aŭgusto 1995), kromnome Karolo PIĈ, estis ĉeĥa esperantisto, oficisto, estis membro de Akademio de Esperanto, rekonata poeto, verkisto kaj tradukisto.
« [...] la lingvosorton decidas nek registaroj nek Akademioj. Ĝin difinas nek kongresoj nek eĉ ŝtatestroj. Sian sorton elektas ĉiu idiomo mem. Kaj, pli precize, pri la sorto de la lingvo decidas kaj ĝiaj parolantoj kaj, lastinstance, la kulturo, kiun la koncerna lingvo kreis aŭ ne kreis, produktis aŭ ne produktis. »
— Ordeno de verkistoj paĝo 22
« [...] jam ekde sia naskiĝo ĉiu lingvo, negrave ĉu artefarita, ĉu natura, estas saturita de la plej diversaj rememoroj, aludoj, spuroj, akcentoj, eĥoj kaj inspiroj, kiuj konsistigas nian kulturon. Kaj eĉ se al iu nova lingvo mankus ĉia propra tradicio, tiu ĉi giganta komuna tradiciaro sufiĉus por igi ĝin viva kaj funkcianta. »
— Ordeno de verkistoj, paĝo 24
« [...] la plej bona metodo ŝanĝi ion estas ne ŝanĝadi ion. La plej efika maniero aliigi ion estas krei ion tute malsaman, originalan kaj novan. Ni ne ŝanĝas la lingvajn situaciojn kaj mapon de mondo. Ni nur klopodas elkrei novan grandan kaj memstaran kulturon esperantan. Ni ne intencas lezi aŭ forigi la lingvojn naciajn. »
— Ordeno de verkistoj, paĝo 84
« [...] nur tiu estas efektive morta, kiun oni ne plu memoras kaj ne plu amas... »
— Ordeno de verkistoj, paĝo 119
« Se vi konsideros, ke la lingvo bezonis plenajn 72 jarojn por elprodukti la unuajn 50 originalajn romanojn esperantajn, vi eble allasos, ke ducent jaroj tute ne estas tro multa tempo por la efektivigo de tio, kio nin atendas, kaj kion ni devos realigi, se ni volas venki! Ja mi timas, ke du jarcentoj eĉ ne sufiĉos... »
— Ordeno de verkistoj, paĝo 124
« Kiuj hodiaŭ fridsange tretas la proprajn civitanojn, tiuj morgaŭ same fridsange tretos kaj premos najbarajn landojn kaj naciojn! Tial la respektado de la homaj rajtoj estas la provŝtono de ĉiuj pacpopoloj. »
— Ordeno de verkistoj, paĝo 149
« [...] kio alia estas literaturo se ne daŭra pravigado de la lingvo kaj senfina esplorado de sennombraj kombinebloj? Borges eĉ asertas, ke ĉiu literaturisto estas nur bibliotekisto, neperfekta bibliotekisto. Ĉar se li estus perfekta, li scius kie serĉi tion, kion li volas verki. Ĉar ĉio jam ekzistas. Ĝi troviĝas en tiu aŭ malĉi tiu ŝranko de la babela biblioteko, kiu enhavas ĉiujn eblajn kombinojn de ĉiulingvaj ortografiaj signoj. Tiel en ĉiu lingva sistemo, latente, jam ekzistas ĉiuj signifoj aŭ sensignifoj, kaj ĉiuj sencoj aŭ sensencoj. Tiel ke verki estas nur retrovadi iujn el tiuj antaŭfiksitaj paĝoj. »
— Ordeno de verkistoj, paĝo 166
« [...] doktorinon Marjorie Boulton oni nomas poeto... la estrinon de Islando oni titolas prezidento... kaj baldaŭ ni ekscios, ke Klara Silbernik estis la edzo de Zamenhof... Brila ekzemplo de emancipomanio, ĉu? »
— Ordeno de verkistoj, paĝo 175
« Kaj Roĝero ree ekkonscias, kiom intime la lingvo koneksas kun la vivo kaj inverse. [...]... li regretas tiujn, kiuj kredas, ke la kapturnan gloron de la vivo eblus kapti kaj reteni, priskribi kaj esprimi per ia baza Esperanto konsistanta el povra kvindeko da afiksoj kaj el ia paŭpera kvinmilopo da radikoj...Homoj kiuj skribas unu simplan letereton ĉiun sesan jarmonaton miras aŭdante, ke verkisto ial ne volas kontentiĝi per ilia magra vortprovizo. Kaj ili plendas kaj lamentas, indigniĝas kaj verdiktas ĉiam, kiam aŭtoro de kelkcentpaĝa libro bezonas 60 novismojn kaj 300 piednotojn por sin esprimi, ĉar tiam, iliaopinie, ne plu temas pri la sama lingvo, kiun oni uzas. »
— Ordeno de verkistoj, paĝo 198
« Strobiloj lustre pendas de sur koniferaj pintoj. Ĉevoje arĝente tintas akvo. Kaj la aero plenas de odoroj. Odoras piceoj, Vera, pinglaro, pinuoj, abioj, musko, Ana, rezino kaj Amata... »