Persaj proverboj
El Vikicitaro
- Senpaga vinagro pli dolĉas ol mielo.
- Dormo estas frato de morto.
- Ne estas fumo sen fajro.
- Neniu en sia domo estas profeto.
- Lango estas gardanto de kapo.
- Vundo(kaŭzita) de lango pli malbonas ol tiu de glavo.
- De ĉiu damaĝo kreskas saĝo.
- Muro havas muson kaj muso havas orelojn.
- Per mano de aliulo kaptu serpenton.
- Edzo estas malgranda Dio.
- Lupo ne manĝas lupon.
- Malsatulo manĝas eĉ ŝtonon.
- Amikoj konsistas el tri grupoj; Amiko, amiko de amiko kaj malamiko de malamiko.
- Cent amikoj malmultas kaj unu malamiko estas tro multa.
- Malnova amiko estas (kiel) preta ĉevalo.
- Amo kaj parfumo ne estas kaŝeblaj.
- Morto de azeno estas festo por hundo.
- Mortotuko ne havas poŝon. ( signifas ke post la morto oni ne kunportas sian riĉaĵon.)
- Amanto estas blinda.
- La mondo estas loko por testo, ne loko por ripozo kaj festo.
- Senmakula floro estas Dio.
- Trezoro kaj serpento, floro kaj dorno, ĝojo kaj malĝojo kunestas.
- Azeno ne komprenas valoron de sukero kaj bombono.

