Forgeso

El Vikicitaro
Forgeso
Aliaj projektoj
Forgeso en Vikipedio
Forgeso en Komuneja kategorio

Forgeso estas grava funkcio de la memoro.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Bedaŭrindege multaj spertoj neniam estis priskribitaj, sed perdiĝis por ĉiam en la forgeso eterna. »
— Peter BROWNE, usona esperantisto
Citaĵo
« Vivi ĉiam estas perdita tempo, kiam oni ne sukcesas ĝin retrovi. »
— André COMTE-SPONVILLE, franca nuntempa filozofo
Citaĵo
« kaj ĉiu forgeso estas peko kontraŭ la spirito. »
— André COMTE-SPONVILLE
Citaĵo
« La granda malvenko, en ĉiu temo, estas forgesi. »
— Louis-Ferdinand CÉLINE
Citaĵo
« Kiu rapide promesas,pli rapide forgesas. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Antaŭ baloto; promeso, post la baloto; forgeso. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Vidante sin sur la pleja fundo de la forgesrivero, ili iĝas sentimaj kaj tute ne zorgas pri sia reputacio» « Видя себя на самом дне реки забвения, они становятся бесстрашными и совершенно не дорожат своей репутацией. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Bonfaron oni facile forgesas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas -- danĝero ĉesas, ni Dion forgesas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Formeti la aferon en la keston de forgeso. »
— Zamenhofa proverbaro